Al la enhavo

Ŝercoj pri bopatrino

de StefKo, 2018-novembro-15

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:23:17

Puno por bigamio

Ĉu vi scias kia estas puno por bigamio? Du bopatrinoj.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:23:49

Edzina surprizo

Novedziniĝita virino diras al sia edzo:
- Amato, baldaŭ ni loĝos triope.
Feliĉigita edzo, pensante pri atendata bebo, kisas edzinon kaj diras:
- Mi tre ĝojas, amatino! Mi estas plej feliĉa viro en la tuta mondo!
- Mi tre ĝojas, amato, morgaŭ enloĝiĝos ĉe ni mia patrino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:24:21

Kolerika bopatrino

Matene en oficejo...
- He! De kio vi havas tiun bluaĵon sub okulo!?
- De tio ke hieraŭ kiam ni preĝis ĉe tablo, dirante "sed liberigu nin de la malbono", mi nevole ekrigardis mian bopatrinon.

------------------------
Rimarko:
"sed liberigu nin de la malbono" estas fragmento de la kristana preĝo "Patro nia".

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:24:54

Patrino-profetino

Filo deklaras al sia patrino, ke enamiĝis kaj post nelonge volas edziĝi. Li diras al la patrino:
- Por ŝerco mi kondukos tri knabinojn. Mi estas sciema, ĉu vi divenos kiu estas tiu elektita?
La patrino konsentas.
Sekvantan tagon la filo kondukas tri knabinojn, sidigas ilin sur kanapon kaj ili interparolas.
Post momento la filo demandas la patrinon:
- Do, kiu estas ĉi elektino?
-Tiu ĉi meza - diras la patrino.
- Kiel vi divenis? - demandas la mira filo.
- Ĉar mi jam nun malŝatas ŝin - respondas la patrino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:30:10

Sincera respondo

- Do, junulo, vi diras ke vi volas esti mia bofilo?
- Verdire, tute ne, sed mi ne vidas alian eblecon por edziĝi kun via filino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-15 11:46:33

Juna, sagaca bofilo

- Vi scias, mia bopatrino estas ordinara maljuna bovino - diras ĵusedziĝinto al sia kolego, kiun invitis enhejmen.
Vidante teruratan rigardon de sia kolego, li rimarkas okulangule sian batalpretan bopatrinon, do aldonas rapide:
- Evidente, en pozitiva senco de tiu vorto!

-------------------------
"Maljuna bovino" - en la pola, la diraĵo uzata por ofendi virinon (pole tio estas: stara krowa, legata: stara krova).

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-16 10:31:24

Plej malbona okazo por bofilo

Edzo revenas el hospitalo kie vizitis grave malsanan bopatrinon kaj ekscitita diras al sia edzino:
- Via patrino estas bonfarta kiel ĉevalo, baldaŭ delasos hospitalo kaj ekloĝos kun ni!
- Mi ne komprenas - respondas la edzino. - Hieraŭ la doktoro konstatas ke ŝi mortantas.
- Mi ne scias kion li diris al vi, sed al mi li konsilis esti preta je plej malbona okazo.


-------------------------------------
"Bonfarta (sana) kiel ĉevalo" - tiel oni diras en Pollando pri tre sana, viveca, vigla persono (zdrowy jak koń - prononcu: zdrovɨ jak koɲ)

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-18 13:20:01

Kiel plilongigi sian vivon?

60-jara malsana viro ĉe doktoro… La diagnozo estas terura: al la malsanulo restis duonjaro de la vivo...
La doktoro sugestas ke li preparu siajn aferojn, sian testamenton, sian sepulton, unuvorte – ke li organizu tian mallongan restaĵon de la vivo…
La viro enpensis…
– Kion vi decidis? – demandas la doktoro.
– Mi decidis ekloĝi kun bopatrino.
– Kial!? – ekkris la mira doktoro.
– Ĉar tio estos la plej longaj ses monatoj en mia vivo – respondis la viro.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-19 09:01:11

Misfortunoj de drinkuloj

Post dimanĉa restado en drinkejo, sekvantan tagon renkontiĝas du, plue ebriaj, viroj.
La unua diras:
– Kian misfortunon mi havis hieraŭ! Kiam mi iris ebria el drinkejo, trafis polican patrolon. Finfine la tutan nokton mi pasigis en sobrejo.
– Do vi havis fortunon! – diras la dua. – Mi, reveninta, trafis mian edzinon kaj bopatrinon!

-----
Sobrejo – en Pollando funkcias en ĉiu pli granda urbo speciala Ĉambro de Sobrigo – Izba Wytrzeźwień, prononcu: izba vɨtŝeʑvjeɲ (ɨ, ʑ, ɲ – signoj el la Internacia Fonetika Alfabeto) kien policaj patroloj kondukas forte ebriajn homojn.

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-20 08:36:56

Tre kurta vizito de bopatrino

Bopatrino alvenas al filino kaj bofilo vizite.
La pordo ovras bofilo...
- Ho! Panjo! Por kiel longe vi alveturis?
- Ĝis mi enuigos vin, filo.
Do, panjo, vi eĉ ne eniros!?

-------
En Pollando ĝentila bofilo alparolas bopatrinon "patrino" aŭ "panjo", malpli ĝentila - "bopatrino".

Reen al la supro