Al la enhavo

Novaj vortoj en Esperanto

de Turfalko, 2018-decembro-13

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-16 14:22:57

Turfalko:
Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?
Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?
Jes, tio estas ĝusta esprimo. Sed la verbo havas du sencojn:
  • Kuinka jaksatte? Kuinka voitte? : Kiel vi fartas?
    Vidire demandi iun pri ĉi ties farto (aŭ ciume Kuinka jaksat? Kuinka voit?). Temas pri netransitiva uzo.
  • En jaksa kuunnella sinua : Mi tediĝas aŭskulti vin.
    Esti malagrable impresita per troa daŭro aŭ ripetiĝo. Temas pri transitiva uzo. Oni povas ankaŭ mallongigi al la formo Mä en jaksa sua (parolata lingvo) : Mi tediĝas vin/de vi (mi esperas, ke mi skribis korekte).

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-16 14:32:03

Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono
Ne ekzistas saĝeco en tiuj iloj, "saĝa" estas nur reklamaĵa parolo. Ĉi tiel mi admonas eviti uzi vorton saĝ- en kunteksto de teknikaj iloj. Poŝtelefono (aŭ nur telefono ĉar baldaŭ ekzistos neniaj aliaj telefonoj) sufiĉas aŭ se oni iel bezonas emfazi, ke temas pri plurfunkcia telefono, do oni povas paroli pri… plurfunkcia telefono ridego.gif

Metsis (Montri la profilon) 2018-decembro-16 15:13:34

StefKo:
Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?
La finna propre havas nur unu so-sonon, s, kiu estas iomete pli susura al la E-a s. Ja ekzistas literoj c, š, z kaj ž, sed ili estas tre malofte uzataj kaj ekskluzive en pruntitaj vortoj. En ĉiutaga lingvo c estas praktike uzata nur en vorto celsius [prononco: selsius]. La litero š (esperante ŝ) en vorto šakki (ŝako) kaj en rusaj kaj ĉinaj nomoj. La litero z estas ofte skribita kiel ts, jazz (ĵazo) → jatsi kun du klare aparte pronincitaj silaboj jat-sipizza (pico) → pit-sa. La litero estas uzata nur tre malmultaj vortoj džonkki (ĵonko), maharadža (maharaĝo), Azerbaidžan (Azerbajĝano), Tadžikistan (Taĝikio) kaj en rusaj kaj ĉinaj nomoj.

Kiel vi vidas en ĉiutaga parolo ekzistas nur unu so-sono. Sekve la finnoj plejparte nek povas prononci diversajn Esperantajn susurajn kaj zumajn sonojn (ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z) nek eĉ aŭdi iun diferencon inter ili! Ili ĉiuj sonas kiel kaĉo al ni. Ĝuste tiel Mi ne jaksas estas tre pli facile prononci ol Mi tediĝas de vi.

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-17 09:13:08

Metsis:
Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono
Ne ekzistas saĝeco en tiuj iloj, "saĝa" estas nur reklamaĵa parolo. Ĉi tiel mi admonas eviti uzi vorton saĝ- en kunteksto de teknikaj iloj. Poŝtelefono (aŭ nur telefono ĉar baldaŭ ekzistos neniaj aliaj telefonoj) sufiĉas aŭ se oni iel bezonas emfazi, ke temas pri plurfunkcia telefono, do oni povas paroli pri… plurfunkcia telefono ridego.gif
La vorto "saĝtelefono" estas uzata ekzemple en Esperanto-kurso de uTalk (legu pri la kurso ĉe edukado.net). Nu, al mi ĝi estas tute taŭga vorto, kaj sufiĉe facile prononcebla. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-17 17:00:48

Mi preferas poŝtelefono aŭ smartfono ol (?)saĝtelefono, ĉar tiu lasta vorto ne estas neŭtrala, kaj priskribas nur la taksadon, kiun la kompanioj volas, ke havu pri ĝi. Por mi, tiu vorto ŝajnas eĉ ironia, ĉar saĝeco ne estas fari ion ajn kiam oni ne sufiĉe atentis pri siajn fingrojn dum kaptado de la aparato.

Plurfunkcia ankaŭ taŭgas.Tiuteme, kiel oni nomas plurfunkciajn tranĉilojn de la svisa armeo?

thyrolf (Montri la profilon) 2018-decembro-17 17:03:46

saĝtranĉilojn, hihihi.

Turfalko (Montri la profilon) 2018-decembro-18 07:56:56

Eble svismurdilo...

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-18 13:56:45

finnalingva (finn·a·lingv·a ← finn·o) || komparu kun vortoj "anglalingva " kaj "polalingva "

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-18 15:51:31

Ĉela telefonoĉeltelefonoĉelfono

El wikipedia.org:

La ĉela telefonsistemo dividas la tutan servo-areon je pluraj malgrandaj partoj, nomataj "ĉeloj". En ĉiu ĉelo estas uzataj apartaj anteno-turo kaj turkontrolilo (tiu ĉi duopo konsistigas bazan signalo-stacion).

Serveto (Montri la profilon) 2018-decembro-19 03:56:02

Urho:
Metsis:
Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefono
Mi ŝatas ĝin! Kaj oni povas tuj rekoni kaj kompreni ĝin.

Reen al la supro