Al la enhavo

Ĉu ni bezonas esperantistan politikpartion?

de rapn21, 2019-januaro-26

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2019-januaro-26 16:56:12

Ĉu vi konas la politikpartion "Eŭropo-Demokratio-Esperanto"? Ĝi partoprenos la voĉdonadon por la eŭropa parlamento ĉi-jare, sed ĝi ne havas klaran programon aŭ celon. Mi opinias ke ĝi ne estas voĉdoninda kaj ni ne bezonas ĝin. Jen artikolo pri la afero.

Ni ne bezonas esperantistan politikpartion

SrBlackMax (Montri la profilon) 2019-januaro-27 01:52:42

Ĉi tio estas tre interesa.
Kvankam mi ne scias multe pri ĉi tio, mi debas diri ke politikpartion por Esperanto povas esti tre bona por ke aliaj personoj konu Esperanton.
Ĝi estas tre interesa...

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-27 23:46:28

Mi ne sukcesis atingi la ligilon. Mi favoras EDE, ĉar neniu alia politika partio subtenas oficiale esperanton, krom per personaj leteroj, nek petas la organizon de honesta debato pri lingvoj.

La hodiaŭa Eŭropunio de teknokratoj, bankistoj kaj lobioj elrevigis multajn civitanojn, kiuj hodiaŭ manifestacias aŭ voĉdonas ekstrem-dekstren. EU misfunkcias, sed malfacilas ŝanĝi ĝian politikan direkton. La kulturaj, sociaj, identecaj kaj ĉefe lingvaj demandoj estas tutsimple preteratentitaj.

Ili eĉ ne donis parolojn al la Eŭropa himno , supozeble atendante ke ili sukcesu trudi al ni oficiale la anglan sen protestoj.
Ekzistas esperantaj paroloj proponitaj por tiu himno, verkitajn de Brocatelli. Ĝi estas aŭdebla ĉi tie (2 minutoj):

https://www.youtube.com/watch?v=NRv0asAIwDU

Mi sincere kredas, ke malfermi debaton eŭropaskale pri kia estonteco ni deziras por UE povas helpi solvi la nunan krizon.

rapn21 (Montri la profilon) 2019-januaro-29 14:09:29

Altebrilas:Mi ne sukcesis atingi la ligilon.
Mi ne scias kial, la ligilo funkcias kiam mi alklakas ĝin. Se vi serĉas la titolon per serĉilo, vi trovos ĝin.

Altebrilas:La hodiaŭa Eŭropunio de teknokratoj, bankistoj kaj lobioj elrevigis multajn civitanojn, kiuj hodiaŭ manifestacias aŭ voĉdonas ekstrem-dekstren. EU misfunkcias,
Sed kion EDE faros pri tio? Mi legis la programon kaj ili ne havas iun konkretan proponon por plibonigi la EU.

Altebrilas:Ili eĉ ne donis parolojn al la Eŭropa himno , supozeble atendante ke ili sukcesu trudi al ni oficiale la anglan sen protestoj.
Nu, verŝajne temas pri la fakto ke la EU ne havas unu oficialan lingvon, do ne eblas havi himnon en nur unu lingvo. Mi dubas ke temas pri ia sekreta konspiro por angligi la eŭropan union.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-31 08:57:18

Kiam temas pri malebligi ion, konspiro ne bezonatas. Trafa telefonalvoko al la taŭga persono, en la taŭga momento, sufiĉas.

Mi ne scias, kiel okazis tiu specifa debato, do mi ne volas riski skribi stultaĵojn, tial mi skribis supozeble. Se iu havas pli precizajn informojn pri tio, ili estos bonvenaj.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-31 16:44:55

Por mi la vera debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi Esperanton, kaj tiuj kiuj ne volas ĝin diskonigi.
Eŭropo-Demokratio-Esperanto ebligis al milionoj da civitanoj koni Esperanton.

Estas multe da eraroj en tiu artikolo.
Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) ne estas "esperantista partio".
Ĝi estas asocio en kelkaj landoj (ekzemple Pollando), kaj estas "partio" en aliaj, ekzemple, Francujo.
Tamen, en Francujo la "partio" EDE partoprenas nur en Eŭropaj balotoj, ĉar la kerno de ĝia programo estas plibonigi la internacian kaj eŭropan demokration dank'al la facila kaj justa internacia lingvo.

Post la Briteliro, nur 1% de la Eŭropanoj de E.U. estos angla-naskiĝ-parolantoj, kaj 99% de la Eŭropaj civitanoj estos civitanoj de "dua klaso", ĉar, pli kaj pli, la nur-angla lingvo estas uzata de la eŭropaj (E.U.) institucioj.
E-D-E estas por la uzo de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj de la facila kaj neŭtra internacia lingvo kiel ponto-lingvo.

La ĉefa celo de E-D-E estas do por mi plibonigi Eŭropon, demokration dank'al Esperanto.
EDE estas ankaŭ rimedo por konigi esperanton, flanke de aliaj rimedoj

rapn21 (Montri la profilon) 2019-januaro-31 18:57:34

morico: "Por mi la vera debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi Esperanton, kaj tiuj kiuj ne volas ĝin diskonigi."
Ne, la debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi la lingvon per politikpartio aŭ per tradiciaj asocioj. Dua debato estas inter tiuj kiuj volas konvinki jam ekzistajn politikpartiojn subteni Esperanton kaj tiuj kiuj volas havi apartan politikpartion.

morico:"Eŭropo-Demokratio-Esperanto ebligis al milionoj da civitanoj koni Esperanton."
Ĉu vere? Milionoj? Kie estas la pruvo? De kie venas tiu numero? Aŭ ĉu vi mem kreis ĝin senpruve?

morico:"Estas multe da eraroj en tiu artikolo."
Ĉu vi povas montri eĉ unu al mi?

morico:"Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) ne estas “esperantista partio”."
Jes mi scias, tial mi aldonis ligilon al la artikolo kiu diris tion

morico:"Ĝi estas asocio en kelkaj landoj (ekzemple Pollando), kaj estas “partio” en aliaj, ekzemple, Francujo."
Kaj? Ĉu gravas? Multaj EDE-anoj parolas pri la difeenco inter partio kaj asocio kvazaŭ ĝi estas grava kaj interesa afero, sed ĝi ne estas nur burokrata afero.

morico:"La ĉefa celo de E-D-E estas do por mi plibonigi Eŭropon, demokration dank’al Esperanto."
Do, kion ili proponas? Kion ili faros por plibonigi Eŭropon kaj demokration? Mi nur aŭdas sloganojn el EDE, mi ne vidas eĉ unu proponon. Ili plendas multe sed ne havas eĉ unu ideon por solvi la problemon.

rapn21 (Montri la profilon) 2019-januaro-31 18:59:47

Altebrilas:Kiam temas pri malebligi ion, konspiro ne bezonatas. Trafa telefonalvoko al la taŭga persono, en la taŭga momento, sufiĉas.
Sed kiu telefonvokas? Kaj al kiu? Via konspirteorio ne estas sencohava

baba79 (Montri la profilon) 2019-januaro-31 19:08:35

EDE povus lobii tian leĝproponon: https://www.ens.fr/sites/default/files/2019-01/ens... (franclingve, pardonu)

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-31 21:13:03

rapn21:
morico: "Por mi la vera debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi Esperanton, kaj tiuj kiuj ne volas ĝin diskonigi."
Ne, la debato estas inter tiuj kiuj volas diskonigi la lingvon per politikpartio aŭ per tradiciaj asocioj. Dua debato estas inter tiuj kiuj volas konvinki jam ekzistajn politikpartiojn subteni Esperanton kaj tiuj kiuj volas havi apartan politikpartion.

Morico (M) La membroj de EDE estas ankaŭ en la tradiciaj asocioj, kaj ili volas konvinki ekzistajn politikpartiojn, sed antaŭe aŭ samtempe, necesas konigi Esperanton.


morico:"Eŭropo-Demokratio-Esperanto ebligis al milionoj da civitanoj koni Esperanton."
Ĉu vere? Milionoj? Kie estas la pruvo? De kie venas tiu numero? Aŭ ĉu vi mem kreis ĝin senpruve?

M: EDE dissendis plurajn milionojn da kredkonfesojn, faris filmetojn pri Eŭropo, Demokratio kaj Esperanto, kiuj estis viditaj de milionoj da civitanoj. Do la civitanoj konas iomete pli pri Esperanto.

morico:"Estas multe da eraroj en tiu artikolo."
Ĉu vi povas montri eĉ unu al mi?

M: la titolo de tiu-ĉi artikolo (via?) estas eraro kiun vi konfesas en la sekvanta frazo.

morico:"Eŭropo-Demokratio-Esperanto (E-D-E) ne estas “esperantista partio”."
Jes mi scias, tial mi aldonis ligilon al la artikolo kiu diris tion

morico:"Ĝi estas asocio en kelkaj landoj (ekzemple Pollando), kaj estas “partio” en aliaj, ekzemple, Francujo."
Kaj? Ĉu gravas? Multaj EDE-anoj parolas pri la difeenco inter partio kaj asocio kvazaŭ ĝi estas grava kaj interesa afero, sed ĝi ne estas nur burokrata afero.

M: La ĉefa afero estas komuniki pri Esperanto

morico:"La ĉefa celo de E-D-E estas do por mi plibonigi Eŭropon, demokration dank’al Esperanto."
Do, kion ili proponas? Kion ili faros por plibonigi Eŭropon kaj demokration? Mi nur aŭdas sloganojn el EDE, mi ne vidas eĉ unu proponon. Ili plendas multe sed ne havas eĉ unu ideon por solvi la problemon.
M: Samideano kiu legas pri E-D-E vidas proponojn kaj ideojn. http://www.e-d-e.org/-Nia-programo-
E-D-E parolas pri la lingva demokatio en Eŭropo, de kio la grandaj partioj ne parolas
Kaj vi, kion vi faras kaj proponas por konigi Esperanton?

Reen al la supro