Al la enhavo

Ĉu ni bezonas esperantistan politikpartion?

de rapn21, 2019-januaro-26

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-21 20:45:45

Seriozaj partioj ja havas programojn.
Ne nur havas, sed eventuale plenumas...

rapn21 (Montri la profilon) 2019-februaro-23 12:30:56

Altebrilas:Ne nur havas, sed eventuale plenumas...
Kaj EDE nek havas nek plenumos

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-23 22:03:47

Mi aludis la ĉefajn politikajn partioj. Estas malprobable, ke EDE havu plejmulton da deputitoj, sed ili ja devas havi programon, por la kazo se unu deputito estus elektita. Li tiam devus voĉdoni pri diversaj aferoj en la parlamento, ne nur pri lingvoj, kaj liaj elektintoj devas scii kiel li voĉdonus.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-24 12:54:28

Mi komparis la EDE-partion kun la amuza partio "La Partio" ĉar ambaŭ partioj ne havas taŭgan programon en la senso de seriozaj partioj. Tamen, la amuza partio havas la eblon gajni sidlokon en la Eŭropa Parlamento. Germanio havas grandan nombron de parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento. Tial ĝi estas relative facile akiri sidloko en la Eŭropa Parlamento. Nur kelkaj procentoj de voĉdonantoj en Germanio sufiĉas por sidloko en la Eŭropa Parlamento. Lin sama aplikas al Francio aŭ al aliaj grandaj landoj de EU. Estas homoj, kiuj ne plu fidas la tradiciajn partiojn. Tio ne estas bone. Se, tamen ili elektas la EDE-partion tiam estas pli bona, ol ne voĉdoni.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-24 13:03:02

Mi faros alian ekzemplon: vi verŝajne aŭdis pri Greta Thunberg kaj ŝia movado por klimata protekto. "Fridays for future" estas la nomo. Mi certas, ke ili ricevus voĉojn, se ĉi tiu movado kandidatiĝi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-25 09:59:32

En la nuna stato de nia demokratio, voĉdoni por etaj listojn povas havi la jenajn celojn:

1. Ekdebati pri iu temo, kiu ne estas sufiĉe traktata de la tradiciaj politikpartioj: Ekzemple, ekologio komencis per malgrandaj kandidatoj, antaŭ ol iĝi grandajn partiojn. La samo povas okazi pri Esperanto.

2. Esprimi malkontenton pri la proponita elekto. Ekzemple, se oni devas elekti inter du kandidatojn, kiuj proponas la saman politikon, aŭ inter faŝisto kaj koruptulo.

3. Rifuzi antaŭsupozon de demando. Antaŭsupozo estas tio, kio restas vera, ĉu-ajn la respondo estu jes aŭ ne. Ekzemplo de tio estas la fama kaptila demando: "Ĉu vi jam ĉesis uzi drogojn?" Kion ajn vi respondu, la demando devigas vin konfesi ke vi estus uzinta drogojn. En politiko, tia demando povas esti referendumo kiel "mi ne duobligis la impoŝtojn, ĉu vi aprobas mian politikon, jes aŭ ne?".

Tial estas nun movadoj kiuj proponas agnoskon de blanka voĉdono aŭ popolan referendumon. Se oni adoptas tiajn leĝojn, ne plu bezonos voĉdoni por etaj kandidatoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-25 22:41:11

Mi ne pensas, ke multe da referendumoj aŭ civitanaj enketoj ion faras pli bone. La rezultoj povus devigi registaron fari ion, kion ĝi ne volas fari. Registaro devas fari klara Registaro-laboro. Registaro devas klarigi al la civitanoj, kial ĝi faras ion kaj kiel ĝi faras ion. En demokratio, civitanoj devas vidi kritike pri registara agado. Sed estas malĝuste kiam referendumoj malfortigas registaran agadon. Rigardu al Britio kaj la "Brexit", kio okazas!

EDE-partio ne fariĝos granda partio kiel Verduloj. Eĉ "Greta Thunberg-partio" ne estos granda partio, ĉar la Verduloj jam ekzistas. Sed ĝi ne gravas, se ĝi estas partio de EDE aŭ "Greta Thunberg-partio".

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-26 09:58:16

Se la registaro ŝajne ne volas fari ion, plejofte estas ĉar ĝi ne povas kaj ne volas konfesi kial. Eble pro tiuj, kiuj financas ilian partion, eble pro sekretaj decidoj kiuj ligas ilin aŭ pro alia kaŭzo. Oni povas fari multajn hipotezojn. Sed ni, esperantistoj, povas konstati tion, ĉar ni estas tuj antaŭ la scenejo: imagu kiel ni povus proponi referendumon pri lingva problemo kaj la konkludoj de la Raporto GRIN.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-26 10:27:52

Ĉu mi komprenas vin ĝuste?
Ĉu vi vere opinias, ke oni povas enkonduki Esperanton kiel komunan lingvon en EU per referendumo?
Mi pensas, ke tio estas tute neebla.
La Grin Raporto petas grandan kampanjon por Esperanto en ĉiuj EU-landoj!
La referendumo nur poste la kampanjo povas okazi.
Kiel vi volas komenci ĉi tiun kampanjon? Eble per referendumo? okulumo.gif
La partio EDE eble estas simpatia. Sed ĝi estos tre rapida tre malsimpatia, kiam ĝi havos potencon kaj ĝi povas starti kampanjon por lerni esperanton.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-februaro-27 11:16:03

Ne tute ĝuste: mi estis ironia. Mi nur volis atentigi pri la fakto, ke en la medioj NENIAM okazas debato pri la lingva problemo - same kiel kelkaj aliaj temoj - kaj ke en tiu kunteksto estus malfacilege proponi referendumon pri Esperanto.

Malebligi debatojn estas malbona por la unueco de la popolo (ĉi-kaze estonta eŭropa popolo), ĉar homoj kredas sincere malsamajn opiniojn, kaj neniam komparas ilin, pro foresto de debato. Kiam la situacio postulas konkretan respondon, tiam eksplodas konflikto, des pli forta ke ambaŭ flankoj kredegas, ke ili pravas.

Eble Esperanto havas maladvantaĝojn; sed mi ne povas scii pri ili, ĉar neniu klarigis ilin al mi. Certe multaj anoj de la tut-angla solvaĉo ne jam klare vidas, ke baldaŭ ili estos taksataj kiel analfabetoj kaj ne povos paroili kun siaj genepoj... Mankas vera debato, por trovi solvon, kiu enkalkulas ambaŭflankajn vidpunktojn. Ĉies proponoj devas esti videblaj. Tio estas demokratio.

Reen al la supro