Al la enhavo

Kiel infanoj prononcas esperantajn sonojn?

de StefKo, 2019-aprilo-25

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-25 20:23:02

Kiel infanoj prononcas esperantajn vokalojn en viaj landoj?
Temas pri vokaloj: ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, l kaj r. En la pola, kie tiuj ĉi vokaloj ekzistas, la infanoj prononcas ilin tiel:
ĉcć (laŭ AS) kaj ʨ̑ (laŭ IPA) – ĝis ĉirkaŭ 4 j. de vivo.
ĝʒ (laŭ AS), ʣ̑ (laŭ IPA) aŭ ʒ́ (laux AS), ʣ̑ (laŭ IPA), ĝ en la pola estas rara sono.
ĵzź (laŭ AS) kaj ʑ (laŭ IPA) – ĝis ĉirkaŭ 4 j. de vivo. Pola vorto ĵaba infano prononcas zabaźaba
ŝsś (laŭ AS) kaj ɕ (laŭ IPA) – ĝis ĉirkaŭ 4 j. de vivo. Pola vorto kaŝka infano prononcas kaska aŭ pli ofte kaśka
lj (iuj infanoj, ĝis ĉirkaŭ 3 j.). Pola vorto lala infano povas prononci jaja.
rl pli rare j kaj ŭ (ĝis 6–7 j.), ekz. la vorto rover ili prononcas lovel aŭ pli rare jovej. Tiu ĉi sono estas plej embarasa por infanoj. Tio estas ankaŭ motivo de multaj ŝercoj kaj versaĵoj, ekz.

Klopodoj pri “r” de Wanda Chotomska (legu: Vanda Ĥotomska)

Vivis knabeto nomita Julek
Kiu prononcis “r” etule (…)


---------------------
IPA – International Phonetic Alphabet
AS – Slavic Alphabet

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 02:10:43

La menciitaj sonoj estas konsonantoj, plejpante ŝuŝaj konsonantoj, krom l kaj r - kiel ili nomiĝas mi ne memoras

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 05:47:50

Povas esti, ke en la demando devis esti: "prononcus" ĉar tiaj junaj infanoj ne lernas Esperanton?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 15:46:00

Mi pensis ke vi demandis pri denaskuloj. Sed mi ne scias tiajn, do mi ne povas al vi respondi.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 22:01:21

sergejm:Mi pensis ke vi demandis pri denaskuloj. Sed mi ne scias tiajn, do mi ne povas al vi respondi.
Mi pensas ke respondos tiuj kiuj aŭdis infanojn parolantajn Esperante (ĉu estas tiaj?). Povas esti en iaj landoj oni lernas la kurson de Esperanto por infanoj. Mi eĉ rigardis ian filmeton pri tio.
Kial mi demandis pri tio? Iafoje, skribante ian tekston, oni devas citi parolantan infanon, do kiel fari tion ĝuste? Estas pli bone demandi aliajn ol elpensi mem. Cetere tio estas kontribuaĵo al plibonigo de la lingvo.

Dankon, Sergejm, por bonvolo!

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-06 09:10:21

Saluton, mi povas nur respondi laŭ la sperto kun mia 3-jara ido, al kiu mi parolas nur Eon denaske (la paĉja kaj media lingvo estas la franca, en Francio):
ĉ – ĉ, kelkfoje ŝ
ĝ – j (ekzmple banjo anstataŭ banĝo)
ĵ – ĵ
ŝ – ŝ
l – l
r – "r" kiel en la franca

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-06 13:00:41

ndrbs:Saluton, mi povas nur respondi laŭ la sperto kun mia 3-jara ido, al kiu mi parolas nur Eon denaske (la paĉja kaj media lingvo estas la franca, en Francio):
ĉ – ĉ, kelkfoje ŝ
ĝ – j (ekzmple banjo anstataŭ banĝo)
ĵ – ĵ
ŝ – ŝ
l – l
r – "r" kiel en la franca
Ho! Tio signifas ke ĝi prononcas tiujn sonojn pli bone ol averaĝa infano, precipe se temas pri ĉ, ĵ, ŝ. La franca r estas pli facila por prononci ol la pola r. Ĉu la voĉsonoj ĉ, ĵ, ŝ certe ĝi ne prononcas mole ć, ź, ś (laŭ Slavic Alphabet)?

-----------------------
Mi uzis supre malĝustan vorton "vokalo" anstataŭ "voĉsono" au "sono".

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-06 17:21:30

ndrbs - kiel vi mem pronocas ĉi tiujn sonojn? Eble via infano prononcas ĝ malĝuste ĉar vi faras tiel?

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-07 06:48:49

Mi ne scias, kiel infanoj prononcas esperantajn ĉ, ĝ, ĵ, l aŭ r en mia lando, ĉar mi neniam aŭdis infanon prononci E-on. Sed surbaze de mia denaska lingvo, la finna, mi pensas, ke

ĉ – ĝenerala ŝuŝo, ĉar la sono ne ekzistas en la finna
ĝ – ĝenerala ŝuŝo, ĉar la sono ne ekzistas en la finna
ĵ – ĝenerala ŝuŝo, ĉar la sono ne ekzistas en la finna
l – kiel [l] (IPA)
r – kiel [r] (IPA)

Notu, ke s estas ete pli mola, ŝuŝa en la finna ol en E-o. Ĉar la ŝuŝaj sonoj ne ekzistas en la finna, denaskaj finnaparolantoj havas grandajn problemojn prononci ilin kaj eĉ distingi ilin, kiam oni aŭskultas. (Ne ofendu, sed ĉi tial dialogoj en polaj filmoj sonas kiel oni tusadus, ĉar oni havas iun fremdan objekton en sia gorĝo.)

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-12 10:37:14

Tio signifas ke ĝi prononcas tiujn sonojn pli bone ol averaĝa infano, precipe se temas pri ĉ, ĵ, ŝ.
Mi ne pensas ke ĝi pli bone prononcas ol la averaĝaj francaj infanoj; eĉ en la franca ĝi misprononcas multajn sonojn. "ĵ" kaj "ŝ" ekzistas en la franca kaj en ĉiutagaj oftaj vortoj, tiel ĝi ofte bone prononcas ilin. Pri "ĉ" ĝi ankaŭ ekzistas en la franca, sed malofte, tial ĝi certe kelkfoje misprononcas ĝin.
Ĉu la voĉsonoj ĉ, ĵ, ŝ certe ĝi ne prononcas mole ć, ź, ś (laŭ Slavic Alphabet)?
Mi ne komprenas tion, kio signifas "mole". Mi aŭskultis per Google Translate tiujn slavajn sonojn, ć=ĉ sed la du aliaj ne similas al ĵ kaj ŝ, do mia ido ne prononcas ilin tiel.
kiel vi mem pronocas ĉi tiujn sonojn? Eble via infano prononcas ĝ malĝuste ĉar vi faras tiel?
Mi tre malbone prononcas "r", tial ĝi certe prononcas ĝin malbone. Pri "ĝ" mi pensas ke mi bone prononcas ĝin plej ofte. Sed tiu sono maloftas en la franca, tial mia ido certe misprononcas ĝin.

Reen al la supro