Al la enhavo

Duolingo kaj FB

de robbkvasnak, 2019-majo-07

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2019-majo-07 00:57:37

Kun la kunuzo de Duolingo kaj FB mi nun studas la havajan lingvon. Tiu duaĵo komplementas inter si. Mi vidis ke ekzistas same en Duolingo kaj en FB paĝaro por lernantoj de Esperanto. La malsamo estas ke la estro de la havaja FB paĝaro estas tre tolerema instruisto - male la estro de la Esperanto FB paĝaro.
Mi jam rimarkis ke kelkaj Esperantistoj kredas posedi la veron kaj scipovi la "ununuran Esperanton".Iu loka Esperantisto forpelis kelkajn lernantojn en mia regiono antaŭ jaroj. Feliĉe li translokiĝis. Komencantoj ne volas sperti "Striktan edukon kaj disciplinon" kaj tiuj mem-gravuloj kaŭzas nin perdi novajn Esperantistojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-08 12:59:46

Zamenhof kreis Esperanton ne kiel celo, sed kiel rimedo por pli homa socio. Helpo al komencantoj, kiuj sincere volas komuniki, estas parto de la interna ideo.

Mi mem bedaŭris kiam iu seriosa lernantino mia forlasis la kurson, ĉar ŝi ne sukcesis memoratenti la akuzativon. "Mi neniam sukcesos", ŝi diris. Tial, se la Akademio proponas nedevigigi akuzativon, mi ne arde luktos kontraŭ tia propono.

Homoj eraru, sed ripetu la bonan frazon. Tial tiu-ĉi restos en ilia kapo.

Haratta (Montri la profilon) 2019-majo-21 13:36:57

Esti erarema komencanto estas nepardonebla peko! La plej bona estus se ĉiuj komencantoj sidis hejme kaj studis multege, ĝis ili atingos altan nivelon de Esperanton! Unue tiam ili estas matura kontakti aliajn Esperantistojn!

novatago (Montri la profilon) 2019-junio-15 00:27:37

Altebrilas:Mi mem bedaŭris kiam iu seriosa lernantino mia forlasis la kurson, ĉar ŝi ne sukcesis memoratenti la akuzativon. "Mi neniam sukcesos", ŝi diris. Tial, se la Akademio proponas nedevigigi akuzativon, mi ne arde luktos kontraŭ tia propono.
Multaj homoj neniam parolis/as/os ĝuste fremdan lingvon ĉu laŭ gramatiko ĉu laŭ fonetiko. Ne estas problemo de Esperanto sed de ĉiu lingvo aŭ simple eco de la homaro. Tio ne estas kialo por forlasi lingvan lernadon nek por forlasigi ĝin al iu lernanto. En nia reala mondo preskaŭ neniu parolas perfekte lingvon, eĉ la denaskan lingvon.

Erari pro senscio, manko de tempo por studi aŭ manko de lerteco ne nur estas tolerebla, sed tute tolerenda.

Tamen, erari ĉar iu ne ŝatas ion de la gramatiko aŭ de la fonetiko aŭ de la skribmaniero kaj voli ŝanĝi tion laŭ propra ŝato estas tute maltolerenda. Ja preferinda estas perdi “esperantistojn” ol perdi Esperanton.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Kriketo (Montri la profilon) 2019-julio-05 12:20:52

Mi ne trovis okazaĵojn de maltoleremo en Eo FB paĝojn. Certe, foje iu proponas ŝanĝon al la lingvo, kaj tiam iu repondas ke la lingvo ŝanĝiĝas nur per ĝian uzo, ĉu temas pri Eo aŭ iu ajn lingvo. Mi ne taksas tion kiel maltoleremon. Estas laŭ mi nur interŝanĝo de opinioj.

Reen al la supro