Al la enhavo

Bjalistoka Esperanto-TV

de sinjoro, 2008-julio-17

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2008-julio-17 09:03:10

Saluton karaj!

Mi anoncas, ke ĉe la paĝaro de ITVC vi povas jam trovi la plej freŝan numeron de la bjalistoka Esperanto-TV. Ni invitas vin spekti la 6-an parton!

Do, en la programo en iom ŝanĝita formo vi trovos:

* sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento pri lia heroa agado,
* rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono,
* kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo,
* sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu informados pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso.

Ni volas ankau scii, kio okazas en viaj regionoj - kiel agas via E-klubo, kiujn aranghojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia
programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la teknika kvalito, gravas via engaĝiĝo!

Kontaktu per ipernity (ipernity.com/volontulo) aŭ per
esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.

Amike--
Przemek Wierzbowski

Reen al la supro