Al la enhavo

Kiel vi ŝatas trinki kafon aŭ teon?

de TheFuzzyOne1214, 2019-junio-27

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

TheFuzzyOne1214 (Montri la profilon) 2019-junio-27 18:51:38

Kiel vi ŝatas trinki kafon aŭ teon? Plej plaĉas al mi kafon faritan per piŝtokruĉo kun nur iomete da sukero (sufiĉe por eviti la amarecon kaj neniom pli) kaj iom da duonkremo ("half and half" angle; mi ne scias, ĉu vere ekzistas nomo por ĝi en esperanto). Mi ne ofte trinkas teon, sed Earl Gray bonas malvarme kun glacio aŭ varme kun lakto.

Kaj vi?

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-29 15:36:20

Kun butero, eble ankaŭ peza kremo, pro nia Ketogeneca dieto.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-20 01:10:10

TheFuzzyOne1214:("half and half" angle; mi ne scias, ĉu vere ekzistas nomo por ĝi en esperanto).
certe ``kremlakto`` aŭ ``laktokremo`` tiucele taŭgus. estas mi eksa ``Starbuksisto`` (star/buks/o?? haha) gajninta premion pro lerteco en la trinkaĵarto. mi aldonas al mia kafo iomete da laktokremo kaj iomete da dolĉa vanilgusta kremo. delaste pro pigreco kaj la ĉiemalsano mi trinkas kafon tujpretan anstataŭ ĵus preparitan.

Reen al la supro