Al la enhavo

Buying, selling, and quantities

de MiMalamasLaAnglan, 2019-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 19

Lingvo: English

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-02 17:53:25

"parenteze" mi ne trovis. Eble "parenthesis": 'krampoj' ?
"by the way": 'survoje' aŭ 'aldone' depende de la senco.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-03 01:50:55

sergejm:"parenteze" mi ne trovis. Eble "parenthesis": 'krampoj' ?
"by the way": 'survoje' aŭ 'aldone' depende de la senco.
https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/par...

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-03 05:16:43

Ha, mi pensis, ke "parenteze" estas mistajpita angla vorto... Sed ĝi estas Esperanta.
Ĝi signifas, ke skribe oni metas ion en (). Mi uzus "interkrampe" anstataŭ.
Gugla tradukilo tradukas "parenteze" rusen "кстати" - ne tro bona varianto, verŝajne uzante la anglan kiel pontlingvo.
Tradukoj de кстати:
bonokaze, ĝustatempe, trafe
kaj ankoraŭ, interalie, samokaze, parenteze
- do tia traduko eblas, sed ĝi estas en en lasta loko.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-03 07:06:54

Jam Z uzis la vorton "parenteze" kun la signifo "kun kompletiga, komenta aŭ klariga valoro". Vd. Tekstaron.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-03 07:13:16

MiMalamasLaAnglan:Dankon, Metsis.

Kie mi povas trovi dulingvan (EN-EO) liston de frazeroj, kiujn oni uzas en la angla kaj ne tradukas laŭvorte (ekzemple, "parenteze"/by the way)? Mi ne scias sufiĉajn frazerojn tiajn (ĉi tiu frazo certe estas malprava, bonvolu pravigi ĝin).
Nedankinde.

Mi rekomendas, ke vi kontaktu landan asocion de iu anglalingva lando, ekz. EAB.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-03 15:35:23

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:Dankon, Metsis.

Kie mi povas trovi dulingvan (EN-EO) liston de frazeroj, kiujn oni uzas en la angla kaj ne tradukas laŭvorte (ekzemple, "parenteze"/by the way)? Mi ne scias sufiĉajn frazerojn tiajn (ĉi tiu frazo certe estas malprava, bonvolu pravigi ĝin).
Nedankinde.

Mi rekomendas, ke vi kontaktu landan asocion de iu anglalingva lando, ekz. EAB.
Mi scivolas, pri frazeroj kiel "as soon as possible", "by the way", "of course", kaj tiel plu.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-04 08:24:55

Jes, mi komprenis, sed mi ne scias, ĉu ekzistas tiajn verkojn. Mi guglis kaj trovis diskuton pri tiu temo ĉi tie en Lernu. Eble ĝi estas utila.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-05 13:27:55

Mi ne vendus ĝin por la tuta oro de la mondo.

EAB fiksis la koston de membreco je unu Spesmilo.

Mi donis dolĉaĵon al la infano kontraŭ promeso pri bonkonduto.

Whilst kontraŭ can be used for exchanges, I think the best preposition for 'at' (relevant to the initial posting) is 'je'.

After all one can put something on sale at a certain price, but there may be no takers at that price

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-05 16:52:18

Metsis:Jes, mi komprenis, sed mi ne scias, ĉu ekzistas tiajn verkojn. Mi guglis kaj trovis diskuton pri tiu temo ĉi tie en Lernu. Eble ĝi estas utila.
Bedaŭrinde ĝi ne enhavas la efektivajn frazerojn, nur diskuto pri libro, kiu enhavas ilin.

Reen al la supro