Al la enhavo

La preĝejo de la fluganta spagetmonstro

de Nala_Cat15, 2019-oktobro-01

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 17:47:07

Amuza artikolo pri interesa religio pri spagetaj monstroj

https://eo.wikipedia.org/wiki/Fluganta_Spagetmonst...

Amuza fakto: Viro kiu estis fotita por sia kondukpermesilo vestis traverŝilon sur sia kapo por la foto, pro ĉi tiu religio.

https://www.rt.com/viral/390659-flying-spaghetti-m...

Pardonu, la artikolo estas en la angla sed la foto estas amuze.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 14:14:40

Tio estas amuza ŝerco, sed starigas gravan interesan problemon: kiel distingi sinceran kredanton kaj ŝajnan kredanton, kiu nur volas havi praktikajn avantaĝojn ( monon, povon, socian konsideron, ktp.) de religio ?

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-novembro-21 20:03:51

Eble per leĝa regulado en iaj okazoj.

roundcubethree (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 15:46:21

La Preĝejo de la Fluganta Spageto-Monstro estis akceptita kiel religio en Nederlando en 2016, kaj tiun saman jaron la unua laŭleĝe agnoskita pastafara geedzeco estis festita en Nov-Zelando.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-septembro-03 17:20:18

Mi ŝatus legi la motivojn de tiujn decidoj. Ĉu ekzistas ligilo?

Sunjo (Montri la profilon) 2020-septembro-06 22:07:23

Altebrilas:Tio estas amuza ŝerco, sed starigas gravan interesan problemon: kiel distingi sinceran kredanton kaj ŝajnan kredanton, kiu nur volas havi praktikajn avantaĝojn ( monon, povon, socian konsideron, ktp.) de religio ?
Tio starigas la eĉ pli gravan demandon, kial oni pro religio/kredo rajtu havi leĝajn avantaĝojn. Kritiki tion estas almenaŭ en Eŭropo unu de la celoj de la pastafarianoj. En Usono la origina celo estis kritiki religibazitan kontraŭsciencan edukadon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-30 21:37:26

La kontraŭblasfema kaj kontraŭlibera etoso momente kreita de kelkaj homoj en Francujo vere kolerigas min. Religia leĝo estus pli grava ol la nacia leĝo kaj estus aferoj kiuj, eĉ se ili estas direblaj laŭ la nacia leĝo, ne povus esti dirataj pro religia leĝo. Mi rifuzas tion.

Eble, certe, mia reakcio estas neracia, sed mi pripensas iĝi pastafariano (ĉu tio estas taŭga nomo?). Nuntempe mi estas sendiisma raciisto, sed mi kredas nun ke Charlie pravis kaj pravas: kontraŭ malracio, raciaj argumentoj estas eble teorie la plej bonaj, sed praktike la plej pensigaj estas tiuj humuraj, tiuj neraciaj sed amuzcelaj.

Al homo kiu deziras altrudi sian religion aŭ ĝustigi la altrudon de religio, mi povus elvoki la Flugantan Spagetmonstron 🍝, kaj demandi ĉu ili akceptus ne rajti libere priparoli, eĉ ne respekteme, tiun Russel-teujon.

Reen al la supro