Al la enhavo

Mi donas kanto al ĉiuj, kiuj havas esperojn

de kangyao, 2019-oktobro-04

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

kangyao (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 09:51:54

Originale estas kanto de Honkonganoj en kantonalingvo por defendi demokratio, libereco kaj justeco, krome estas la kernaj valoroj al la tutmondo. Mi deziras, ke vi ŝatos ĉi-tiu Esperanta versio.

https://youtu.be/RwZv0gqsysc

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 15:43:24

Mi ja certis, ke via kanzono estis tiu himno.
Tial gloro al Honkongo !

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 16:31:19

La mesaĝo estas kaŝita.

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 06:02:42

Ĉinaj fratoj, la okcidenta mondo estas mensoga, serĉu liberecon apud vi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 09:59:29

Ĉar la rusaj kaj ĉinaj mondoj ne estas mensogaj!?
Diru kion vi volas diri, sed mi diras, ke hodiaŭ la homaj rajtoj estas pli bone respektataj en Eŭropo ol Rusujo aŭ Ĉinujo. La manifestacioj en Francujo estas tre, tro perfortaj, sed ĉu la policanoj pafis la manifestantojn per veraj mortaj pafaĵoj?

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 12:27:07

Mi ne tre komprenas pri kia pli respekto vi diras? Niaj fanatikuloj kopiis ĉiujn viajn rajtojn kaj ordojn jam ne malpli ol 20 jaroj antaŭ nun. Nur diversas samseksemaj rajtoj.
Sed se konjektus ke ni havas diktatoron kun kruelaj ĉenaj fanatikaj hundoj, ĉu la politiko de bona volo, konfido, "paco al la mondo", rajto de landoj elekti sian ŝtatan sociordon? Disvastigo NATO estas fieco - simple natura fieco kaj ofendo al ni. Kie okazis rajto de ŝtata sociordo? Rekte, en pugo. Ĉie kie oni ĝustatempe ne faris kapitalismon estis laŭleĝa demokratia revolucia kun mortigo de sanga diktatoro al kiu eĉ Hitler envius (ekzemple Ĉaŝesku).
Kio pri du demokratiaj renversoj en Ukrainio 2004 kaj 2014 jaroj, aj-aj-aj popolo elektis nedemokrata prezidento. Kiel mi scias Ukarainio rapidis al merkata demokratio per tuta vaporo. Se serioze, kial se civitanoj de sendependa!!! Ukrainio ĉie havas egalan rajton, eĉ en Krimeo, Donbasj, Odeso kaj ktp kaj subite okazis ke rajtoj de tiuj kiu volas esti en EU pli grande. La referendumo 96,57 % (28 el 29) en Krimeo. La raferndumo en Doneĉk 89.07 %, Lugansk 96.2 % inundis je sango, kiel ankaŭ estis en estinta Jugoslavio kaj aliaj nedemokratiaj landoj.
Jugoslavio ne estis en "Varŝovia Traktato" kontraŭe ĝi estis en "Movado de Nealiancitaj Landoj". Ĝi estis neŭtrala lando, tamen se popolo ne estas demokratema tiam ĉiu ilia voĉdono ankaŭ ne demokratia.

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 12:49:36

Se oni petis foriri al unu bona volo, tiam anstataŭ ne venos alia bona volo, venos malbona volo (ne tre petegebla). ha-ha-ha

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 16:01:15

Mi ankoraŭfoje rekomendas al adorantoj de la "okcidenta demokratio" (kiu, onisupoze, estas nur fikcio) ĉerpi informon ne nur el "mainstream media", sed ankaŭ el alternativaj fontoj.
Jen, miaŝajne, pli-malpli objektiva artikolo pri la situacio en Honkongo, prezentita en la eo-versio de "Le Monde diplomatique":
https://eo.mondediplo.com/article2764.html

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 08:13:56

Do ataki landon kiam parto de ĝia popolo volas ĝin estas normala? Mi mem ne estas por, ekzemple forvendi armilojn al aliaj landoj kiel mia lando faras. Mi ne subportas ĉion mia lando faras.
Kaj ĉu vi respondis al miaj demandoj? Mi ne kredas.
Legu tre interesan dokumenton ĉi tie :
https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?...

Reen al la supro