Al la enhavo

Sufiĉos fajrero

de Zam_franca, 2019-oktobro-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 08:39:03

Hodiaŭ komuniki estas facilega. Kiam oni vidas la rapidon de la disvastigo de malveraj novaĵoj... Oni povas pensi, kial Esperanto ne povas esti disvastigata tiel?

La fina venko povas okazi post du eventoj : tre videbla kaj aŭdebla subteno de Ĉinujo por Esperanto; adopto de Esperanto per Eŭropa Unio. Tiuj eventoj bezonas civitan premon.

Estas movado nuntempe kiu estas tre potenca. Ne estas nia, sed estas ankaŭ verda. La ekologia movado.
Se ni divastigos la "promise project" en forumoj ŝatantaj tiun movadon (paĝo Facebook de extinction rebellion, publikigo de Greenpeace..), ĝi povos funkcii. Kial? Malfermatajn spiritojn anoj de tiuj forumoj volas havi. Tial ili provos kaŝi kaj forgesi iliajn antaŭjuĝojn pri Esperanto.
Inter verduloj, oni povas ekhavi novajn eltenulojn.
La "promise project" naskiĝis celante esti disvastigata tra la reto. Subskribu, divastigu.
Unu miliardo da homoj uzadas Facebook-on.
Sufiĉos fajrero.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 11:05:47

En alia fadeno mi skribis ke laŭ vidpunkto de linvistoj Esperanto estas mortnaskita, sed male oni plu uzas ĝin.
En simila stato estas la eklezia slava kaj latino, uzataj de ortodoksa kaj katolika eklezioj.
Kaj ni scias, ke eblas revivigi mortulon - ekzemplo estas la hebrea, uzata en Izraelo.
Nek al Ĉinio, nek al Eŭropo, nek al Greenpeace necesas Esperanto - ili suksese vivos sen ĝi.

Sed necesas ke Esperanto ne mortu fine - eble iam oni poavas vivigi ĝin kiel la hebrean.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 13:36:13

Ĉu vi signifis, ke nur post renoviĝo de nia socio, fina venko okazos?

Eblas laŭ mi. Sed ni povas krei je Esperanto. Rigardu kion Chuck Smith kaj Huang Yinbao faris.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-06 15:22:38

Devas okazi io, ke al la homaro necesos komuna lingvo kaj nek la angla nek la ĉina por tio ne taŭgos.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 09:23:44

Pli simple, geesperantistojn atingu facile informojn valorajn por aliaj personoj. Tio povas instigi ilin al lernado.

Scott54 (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 15:20:11

Devas okazi io, ke al la homaro necesos komuna lingvo kaj nek la angla nek la ĉina por tio ne taŭgos. auto clicker word unscrambler jumble solver
Pli simple, geesperantistojn atingu facile informojn valorajn por aliaj personoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 16:55:30

Aliroboto. Bonege..

Reen al la supro