ورود به محتوا

La teorio Nakamura

از mojosa17, 10 اکتبر 2019

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

mojosa17 (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2019،‏ 12:56:47

Mi finis la kurson de "La teorio Nakamura". Mi ŝatis gin. Mi volas scii kiun estas la artisto?

Vinisus (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2019،‏ 17:23:06

La aŭtorino de "La Teorio Nakamura" estas Anna Löwenstein.

mojosa17 (نمایش مشخصات) 11 اکتبر 2019،‏ 2:34:55

Mi scias, ke ŝi estas la verkistino, sed kiu faris la desegnaĵojn?

novatago (نمایش مشخصات) 11 اکتبر 2019،‏ 9:36:24

Ĉi tie eblas legi:

Jev:pri la ekzercoj kaj aldonaj materialoj okupiĝas Birke Dockhorn
Do, mi ne povas esti certa, sed mi dirus, ke ŝi faris la kurson kaj la desegnaĵojn. Anna "nur" verkis la rakonton.

Laŭ mi, lastatempe la mastrumantoj de Lernu.net nur venas por mastrumi kaj tute ne partroprenas en la forumo*. Mi supozas ke oni povas kontakti ilin (en la suba parto de ĉiu paĝo de la retejo estas ligilo por kontakti) por demandi tion.

*Mi ĵus vidis tion, ke Jev hieraŭ partoprenis en la forumo. Do mi parolis tro rapide.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

mojosa17 (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2019،‏ 14:23:47

Dankon, Novatago. Ĉi tiu estas bona informacio, sed neniu respondis mian demandon. Kiu estas la artisto?

Jev (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2019،‏ 9:51:58

mojosa17:Dankon, Novatago. Ĉi tiu estas bona informacio, sed neniu respondis mian demandon. Kiu estas la artisto?
La ilustraĵoj estas produktitaj kadre de mia firmao.

mojosa17 (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2019،‏ 20:31:22

Dankon Jev. Ĉu vi povas diri al mi la nomon de la artisto kaj la firmao?

Metsis (نمایش مشخصات) 16 اکتبر 2019،‏ 6:31:14

En la suba parto de ĉiu paĝo staras "Impressum". Alklaku la ligilon.

mojosa17 (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2019،‏ 4:02:10

Dankon Metsis kaj Jev. Nun mi scias ke la firmao estas Studio Gaus de Jev.

mojosa17 (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2019،‏ 4:05:11

La laboro de Studio Gaus estas tre bona!

بازگشت به بالا