Al la enhavo

Ĉu la retejestroj de Lernuo ne povas forbari la konton de trudmesaĝema publikulo?

de Jxusteno, 2020-januaro-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-01 17:02:36

Ĉiutage (aŭ preskaŭ ĉiutage) iu perversulo fiprikraĉaĉas tiun ĉi retejon per abomenindaĵoj. Ĉu la retejestroj estas farontaj ion por ke tio ĉi ĉesiĝu?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 17:31:24

Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-01 20:41:19

Mi raportis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-01 21:25:52

Metsis:Mi raportis.
Dankon, mi mem faris tion tuj post mi sendis mian mesaĝon.
Ne al tajvanaj spamiloj!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-01 22:05:19

Zam_franca:
Metsis:Mi raportis.
Dankon, mi mem faris tion tuj post mi sendis mian mesaĝon.
Ne al tajvanaj spamiloj!
Mi supozas ke tio estas ne spamiloj sed spamantoj ĉar kiel ili trapasus (je) reCAPTCHA?

sendiulo (Montri la profilon) 2020-januaro-02 08:31:31

Kribril-roboto iu necesas, laŭ mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-02 12:54:25

Zam_franca:Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!
Mi insistas, ĉiuj uzantoj bonvolu sendi mesaĝojn. Spamuloj estas aĉegigantaj la retejon de lernu!.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj jam faris tion.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-januaro-02 12:59:49

Normale iu el la administrantoj iam tiam estingas la spamaĵojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-02 13:06:42

Zam_franca:
Zam_franca:Nu, certe. Mi proponas tion : ni ĉiu bonvole sendu mesaĝojn al ili.
Ek'!
Mi insistas, ĉiuj uzantoj bonvolu sendi mesaĝojn. Spamuloj estas aĉegigantaj la retejon de lernu!.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj jam faris tion.
Jen diraĵoj de lernu.net :
« Estas strikte malpermesite alŝuti, publikigi, sendi, ligi, enmeti, privarbi, oferti aŭ alimaniere aldoni enhavojn (bildojn, ligilojn, fotojn, forumkontribuojn aŭ aliajn enhavojn, inkluzive de privataj mesaĝoj kaj profilbildoj) de la sekvaj tipoj:
(...)
pornografiaj, (...) , obscenaj
(...) »

Reen al la supro