Al la enhavo

"Naskinto" - seksneŭtrala vorto por "patr(in)o".

de Jxusteno, 2020-januaro-12

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 08:05:01

La vorto "naskinto" taŭgas por esti seksneŭtralaĵo por "patr(in)o" ĉar la verbo "naski" povas ankaŭ signifi "generi". Ekzemple, "La geedzoj naskis la infanon kiam ili estis tenataj en nazia koncentrejo; ĝojinde la nazioj mirakle ne rimarkis la naskontecon, aliokaze ili tuj forbruligus en gasejo la naskontojn; post kiam la infano naskiĝis, la naskintoj dankis la Eternulon, kaj la patro, ĵetinte sin vizaĝaltere, petegadis Lin, ke Li savu la naskiton, dum la akuŝintino mamnutradis la infanon" (t. e. la patro gravedigis la patrinon kaj la patrino akuŝis).

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 12:37:45

La mesaĝo estas kaŝita.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-junio-08 04:05:22

Mi akordas kun vi. Mi tre malfeliĉa ke kelkaj parolantoj povas formi "parent/"-on kaj ne uzu bazregulojn de Esperanto solvi problemojn.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-09 09:49:56

Vi proponas ke la plej baza signifo de NASKO estu proceso kiu komencigxas cxe koncevo kaj finigxas cxe akusxo. Cxu?

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-09 10:51:45

1
https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2h.html?q=N...

naskigxi = akusxigxi.
(naskuxigxi = akusxuxigxi).

Naski =/= akusxi
sed
finnaski = akusxi.

2
La inkluzivismo agas inverse, do ankaux icxo gravedas kaj akusxas. Cxiu komprenas diferencon inter ine gravedi kaj icxe gravedi, inter ine akusxi kaj icxe akusxi, sed tiuj komuniaj uzoj celas ke icxo kunhavu intensan magi/psik/hormon-an ligilon al naskato. Resume, cel egaligi rolojn de ino kaj icxo pri nasko kaj eduko. (Sxangxu lingvon por sxangxi socion/mondon).

3
Tiurilate, GRAVEDIGI estas brutale malfeminisma vorto (icxisma), cxar uxokisme korektuxa vorto estus KUNGRAVEDIGXI.
Mi ne diras tion por moki pri lingvuxokismo sed por plikoherigi gxin.

Tiaj "korektuxaj" uzoj estis kutimaj en Hispanio antaux pli ol 20 jaroj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-09 12:02:50

Euxske, ili havas multen por uxokkorekti!:

izorratu
1 da-du [ zah ] quedarse/dejar preñada
2 da-du [ arrunt ] joder(se), fastidiar(se)
urdailetik zeharo izorratua nabil: ando muy fastidiado del estómago (fam)
3 da-du [ arrunt ] joder(se), estropear(se)

Resume,
malnova uzo: izorratu = gravedigi.
nova uzo: izorratu = gxeni aux malripari.

iksizoro102 (Montri la profilon) 2023-decembro-17 15:19:01

Mi pensas, ke "gepatro" estus bela seks-neŭtrala vorto. La sufikso "ge-" tre utilus ankaŭ por singularoj ("gejunulo" = seks-neŭtrala junulo; "gesinjoro" = titolo por seks-neŭtrala persono...).

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-17 18:45:04

Mi konsentas. Iuj ne same opinias, sed mi pensas ke Esperanto ne bezonas esceptojn.

thyrolf (Montri la profilon) 2023-decembro-19 07:25:52

mi same konsentas.

Krome mi delonge meditas pri -ul- kiel maskla formo (do ne: belulino):

belulo belino gebelo

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-19 09:24:15

Belhomo eblas, se oni volas samtempe ŝpari silabojn kaj respekti kutiman lingvon.

Sed literature, aspektas strange elvoki belecon kaj samtempe forigi informojn, kiuj helpas imagi kia ĝi estas.

Reen al la supro