Al la enhavo

Kelkaj procentaĵoj

de Zam_franca, 2020-februaro-06

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-06 20:58:51

La Esperantan vortaron influis sufiĉe multe da lingvoj.
Ĉu tiuj procentaĵoj estas veraj laŭ vi?
70% : la latina kaj latinidaj lingvoj (franca, latina, itala)
20% : ĝermanaj lingvoj (germana, angla, jida)
5% : slavaj lingvoj (rusa, pola)
5% : aliaj lingvoj (greka, araba, japana...)

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-06 22:07:14

Mi ne scias, ĉu tiuj nombroj veras, sed certe ili ŝajnas kredeblaj.
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-februaro-07 14:02:03

Multaj vortoj (pli ekzakte radikoj) estas plene internaciaj. Se oni unue eliminus tiujn, la fonto-statistiko eble aspektus tute malsame.

Cetere, tiom da vortoj en tipa Esperanta teksto estas kunmetitaĵoj. Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-07 17:03:44

Dankon pro respondi al mi.
Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?
Jen bona demando!
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.
Laŭ Klaŭdo Pirono estas 10% da slavaj vortoj en Esperanto, sed supozeble tiu nombro enhavas vortojn kiel ekzemple "gazeto" (kiu ekzistas interalie en la rusa, ĉiuokaze vi ja konas la slavajn lingvojn pli ol mi).
Miapense, en la "baza" lingvo, ne multege da tut-slav-devenaj vortoj estas uzataj.

Mi rimarkis, ke ju pli radiko ne ŝajnas esti ege uzata (ekzemple "juk-"), des pli ĝi venas el la germana!
Tamen kompreneble tiu rimarketo rekte venas el mia franclingva menso.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-08 10:22:22

Verkindas libro pri tio: Etimologia radika vortaro, kun ofteco, BRO kategorio, lingvo el kiu ĉiu radiko devenas, lingvoj en kiu ĝi ekzistas, kaj per tiaj donitaĵoj oni povos fari diversajn statistikojn, kiuj estos fidindaj.

Plejofte nunaj statistikoj spegulas nur la vidpunkton de tiu, kiu prezentas ilin. Ĉar ili estas fermitaj, t.e. oni povas scii nek metodon nek bazajn donitaĵojn, oni ne povas kontesti ilin. Tial tiaj statistikoj estaj des pli kritikindaj, ke ili ne estas kritikeblaj.

Reen al la supro