ورود به محتوا

Kio baras plian disvastigon de Esperanto?

از StefKo, 27 فوریهٔ 2020

پست‌ها: 46

زبان: Esperanto

StefKo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:22:48

Ĉu estas eble specifi ĉiujn barojn kiuj ne permesas plu disvastigi Esperanton? Ĉu ni estas kapablaj fari tian kompletan liston de baroj? Povas esti tio jam estas farita? Ĉu iu konas tion? Konantoj ekparolu! Kiam ni havos la specifliston, ni povos pridiskuti ĝin.

Tiel:

Kio baras plian disvastigon de Esperanto (baroj, ecoj, aĵoj, malhelpoj, malfacilaĵoj, obstakloj, obstrukcoj, senklereco, antaŭjuĝo, antipatio, ŝtatoj, registaroj, organizaĵoj, religioj, nescio, malforteco, netaŭgeco, malplaĉo, ktp.):

1. ...
2. ...
...

Jxusteno (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:31:03

Unu el la faktoroj, malakcelantaj plivastiĝon de Esperanto, povas esti ke la Akademio ankoraŭ ne oficialigis la genre neŭtralan pronomon ri. Ĉi tio povas mallogi ipojn kaj ankaŭ duumajn progresemulojn.

StefKo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:41:29

Jxusteno:Unu el la faktoroj, malakcelantaj plivastiĝon de Esperanto, povas esti ke la Akademio ankoraŭ ne oficialigis la genre neŭtralan pronomon ri. Ĉi tio povas mallogi ipojn.
Ĵusteno, kiuj ne konas Esperanton certe ne havas problemon de neŭtrala pronomo ri! Sed se aliaj havas la saman opinion, ni lokos ĝin sur la listo. Ĉu vi povus ĝeneraligi tiun "neperfektecon" de Esperanto?

Jxusteno (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:46:06

StefKo:Ĵusteno, kiuj ne konas Esperanton certe ne havas problemon de neŭtrala pronomo ri! Sed se aliaj havas la saman opinion, ni lokos ĝin sur la listo.
Jes. Ili ekhavas ĝin post kiam ili ne trovas en sia lernilo seksneŭtralan pronomon. Ekzemple en la angla estas la ununombra they, en la sveda estas la pronomo hen. En Esperanto estas la pronomo ri, sed ĝi akoraŭ ne estas oficiala.

Jxusteno (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:48:55

Jxusteno:
StefKo:Ĵusteno, kiuj ne konas Esperanton certe ne havas problemon de neŭtrala pronomo ri! Sed se aliaj havas la saman opinion, ni lokos ĝin sur la listo.
Jes. Ili ekhavas ĝin post kiam ili ne trovas en sia lernilo seksneŭtralan pronomon. Ekzemple en la angla estas la ununombra they, en la sveda estas la pronomo hen. En Esperanto estas la pronomo ri, sed ĝi akoraŭ ne estas oficiala.
Eble oni povus fari petpaperon, kiun subskribus ekzemple mil esperantistoj, al la Akademio.

StefKo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:49:47

Jxusteno, vi ekokupis ĉiujn fadenojn! Ĉu vi ne estas perversa?

Jxusteno (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 17:52:37

StefKo:Jxusteno, vi ekokupis ĉiujn fadenojn! Ĉu vi ne estas perversa?
Ĉu mi do ne rajtas respondi kiam oni demandas?
Kio povas pensigi vin ke mi estas perversa?

StefKo (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 19:27:31

Jxusteno:
StefKo:Jxusteno, vi ekokupis ĉiujn fadenojn! Ĉu vi ne estas perversa?
Ĉu mi do ne rajtas respondi kiam oni demandas?
Jes, vi rajtas.
Jxusteno:
Kio povas pensigi vin ke mi estas perversa?
La amaso da viaj poŝtaĵoj (precipe unutemaj) povas tedi, malklinigi aliajn por legi ilin aŭ skribi siajn poŝtaĵojn kaj ankaŭ ĝi povas igi konjektadon de iaj aĵoj. Povas esti ke mi eraras.

Zam_franca (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2020،‏ 20:26:52

Respondante al la fadena ĉefdemando :
- afiŝigeblaĵoj mankas. Esperantistoj ne povas afiŝigi Fejsbuke ion opinian tiel bone kiel politikaj aktivuloj povas fari.
La grupo 'occupy esperantists' devas esti kreita! (estas ŝerca grupnomo)
Propagandiloj estu uzitaj.

- la esperanta kulturo estas nekonata. Tio devas ŝanĝi. Ni devas traduki poemojn nacilingven!

Metsis (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2020،‏ 9:49:34

Verŝajne ne eblas listigi ĉiujn barojn, sed jen estas kelkaj ĉefaj laŭ mia opinio.

1. manko de videbleco en la populara kulturo

Imagu, se oni uzus la espan kiel interraca aŭ -popola lingvo en Game of Thrones. Aŭ Lady Gaga havus rekantaĵon en la espa. Aŭ estus porno en la espa.

2. manko de utileco

Kie kaj por kio oni povas uzi la espan? Oni bezonas diversajn forumojn (aŭ retajn aŭ fizikajn), en kiuj oni povas uzi la lingvon. Ne por paroli pri la lingvo mem sed por aliaj kialoj.

Legu ankaŭ artikolon de Libera folio.

Notu, ke mi scias STEB-on, sed miasperte la verkoj de mia fako nek estas multaj nek modernaj.

3. manko de komerco

Agantoj en Esperantujo malhavas monon por reklami siajn produktojn, la merkato ne estas sufiĉe forta. Oni bezonas t.n. kill apps, produktojn kiuj respondas plej bone al iu specifa bezono tiomaniere, ke multaj volas havi la produkton. Rigardu ekz. Amikumun.

##
Mi pardonpetas, sed mi tre forte suspektas, ke nek manko de oficiala genre neŭtrala pronomo nek manko de al naciaj lingvoj tradukitaj poemoj estas veraj baroj.

بازگشت به بالا