Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-05 07:47:47

Baleno naĝas ĉirkaŭ la ino kaj riproĉe diras:
- Multaj landoj, centoj da ekologiaj organizoj, elstaraj politikaj gvidantoj, milionoj da homoj - ĉiuj batalas por ke nia specio viviĝu, kaj vi diras al mi,
- "mia kapo doloras" ... 🐳 🐋

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-05 18:47:09

En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi ĝisveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-05 22:12:35

Recepto de la pocio enhavis rarajn komponentojn.
Kelkajn, ekzemple denton de drakono, kvankam malfacile, tamen oni povis trovi (en paleontogia muzeoj estas ostoj de ĉi tiuj dinozaŭroj).
Sed kie preni aliajn, ekzemple sangon de honesta advokato?

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-06 08:26:36

Naskiĝis nepo de generalo.
Generalo por ekscii, kiel li aspektas,
sendas adjutanton al naskiĝ-domo.
- Li estas sama, kiel vi! - reveninta adjutanto feliĉe informas.
- Ŭaŭ! Raportu detalojn!
- Via nepo estas kalva, dikventra, ruĝvizaĝa. Li nenion komprenas kaj ĉiam kriegas...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-06 08:45:52

sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi disveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!
Du ĉukĉoj alvenas al vagonaro kaj demandas vagonservistinon.
- Diru, ĉu la trajno transportos min al Ĉukotko?
- Ne, ĝi ne faros tion.
- Ĉu kaj min?

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-06 10:37:58

sergejm:En buson eniras du ĉukĉoj.
- Ĉu mi disveturos en ĉi buso ĝis la stacidomo? - demandas la unua la stiriston.
- Jes, - respondas la stiristo.
- Kaj mi? - demandas la dua.
- Ankaŭ vi, - estas respondo.
- Vi eraras, mi eliros pli frue!
La stiristo prenas laŭtparolilon kaj anoncas:
- La buso sekvos ĝis la stacidomo senhalte!
"disveturos"?

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-06 14:28:20

Preseraro: ĝisveturos

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-07 09:48:23

Mistrafa ĵeto

Hodiaŭ mia edzo pendigis sur la muro grandan mondmapon kaj donis al mi sageton. Li diris ke, kiam finiĝis la epidemio, ni aviadilos tien, kien mi trafos.
Damne, mi pasigos du semajnojn en la ŝranko!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-08 09:25:31

– Paĉjo, ĉu estas verа, ke Jesuo estis judo?
– Jes, tio estas verа, filineto. Tiam ĉiuj estis judoj – tia tempo estis tiam ...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-08 09:34:36

StefKo:Mistrafa ĵeto

Hodiaŭ mia edzo pendigis sur la muro grandan mondmapon kaj donis al mi sageton. Li diris ke, kiam finiĝis la epidemio, ni aviadilos tien, kien mi trafos.
Damne, mi pasigos du semajnojn en la ŝranko!
Ŝi gajnas bonan lokon por ne kapti kronviruson. ridego.gif

Reen al la supro