Al la enhavo

Kio estas en la kapo de la franca unua ministro?!

de Zam_franca, 2020-novembro-02

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-02 00:17:40

En 2019, Emmanuel Macron, la franca prezidento, prave diris ke "koloniismo estis profunda eraro, kulpo de de la Respubliko".
Sed antaŭ kelkaj horoj Jean Castex, unua ministro ekde ĉi-jaro (atentu, en Francujo la prezidento estas pli potenca ol la unua ministro) diris ke li "deziras denunci la kompromisojn kiuj ekzistas ekde tro da jaroj, la pravigoj de radikala islamismo: ni devus sin skurĝigi, bedaŭri koloniigadon aŭ mi ne scias kion".

Nu, jes ja ni devus bedaŭri koloniismon!! Ĉu ni estas en 2020 aŭ en 1960??

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-02 00:25:07

Mi hontas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-novembro-02 08:49:22

Zam_franca:
Nu, jes ja ni devus bedaŭri koloniismon!! Ĉu ni estas en 2020 aŭ en 1960??
Kiu estas "ni"? Ĉu la tuthomaro aŭ la uzantoj de la gregora kalendaro?

Koloniismo ekzistis dum la tuta historio. "Nian" (t.e. mian kaj vian) landon, koloniigis keltoj, romianoj, pragermanoj, araboj, vikingoj, kaj aliaj popoloj kiuj foje fuĝis sian propran landon ĉar ĝi estis koloniigita de aliaj. Poste, la koloniigitaj landoj iĝis mem koloniiĝintaj, kiam ili estis sufiĉe fortaj. Napoleono invadis Rusion kaj poste kozakoj okupis Parizon. La historio ripetiĝas.

Nun iuj landoj ŝajnas esti pli saĝaj, kaj rezigni pri konkero de aliaj - almenaŭ milite. Ĉu oni bedaŭru la pasintecon? Se oni disponus pri tempovojaĝilo, kaj retroiru por korekti la erarojn, ni verŝajne tutsimple ne plu ekzistus - krom en sciencfikciaj romanoj, kies legantoj atendas pli interesan finon.

Ni ne povas korekti la erarojn de la pasinteco, sed ni havas egan laboron por eviti tiujn de la prezento. Estas multo farenda pri klimato, biodiverseco, mizero, malsato, militoj, homrajtoj, sano, ekonomio, ktp.

Rim: Atentu, ke la vorto "bedaŭri" havas du signifojn, kaj la frazo "bedaŭri koliniismon" estas dubsignifa: post la sendependiĝo, ankaŭ eks-koloniistoj povas nostalgie bedaŭri koloniismon...
ReVo: bedaŭri (tr)

1. Ĉagrene senti la perdon de iu aŭ io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; nia bedaŭrata prezidanto. Vidu: malĝoji, funebri.

2. Esti malkontenta pro ia faro aŭ manko: mi bedaŭras mian severeconZ ; bedaŭri la malŝparitan tempon; mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenasZ , ke mi ne povos vin viziti. Vidu: penti, domaĝi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-02 09:56:09

"Ni" estas la francoj, kaj pli ĝenerale tiuj kies landoj koloniigis aliajn. La nuntempaj loĝantoj de tiuj landoj ja ne estas kulpaj pro la pekoj de siaj antaŭuloj, sed ja ili devas respekte memori mallumajn tempojn - sen nostalgio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-02 10:05:08

Nun iuj landoj ŝajnas esti pli saĝaj, kaj rezigni pri konkero de aliaj - almenaŭ milite. Ĉu oni bedaŭru la pasintecon? Se oni disponus pri tempovojaĝilo, kaj retroiru por korekti la erarojn, ni verŝajne tutsimple ne plu ekzistus - krom en sciencfikciaj romanoj, kies legantoj atendas pli interesan finon.

Ni ne povas korekti la erarojn de la pasinteco, sed ni havas egan laboron por eviti tiujn de la prezento. Estas multo farenda pri klimato, biodiverseco, mizero, malsato, militoj, homrajtoj, sano, ekonomio, ktp.
Mi ne diras, ke oni devus fokusiĝi pri estinteco pli ol estanteco. Kaj mi tute ne parolas pri ŝanĝi historion.
Mi parolas pri la devo, la civita devo, la patriota devo memori kaj la glorajn historierojn de nia lando, kaj la malglorajn. Tiujn ĉi lastajn oni ne forgesu, ĝuste por ke ili ne hodiaŭ reaperu; kaj ja ni ŝuldas minimuman respekton al viktimoj de la krimoj de nia lando (ĉi tie "ni" = francoj); simple respekton, t.e. ne nostalgiumi pri krimaj tempoj. Kaj mi parolas pri respekto, ne morala submetiĝo aŭ mi ne scias kion imagitan de nostalgiuloj.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-02 11:33:49

Altebrilas:Koloniismo ekzistis dum la tuta historio. "Nian" (t.e. mian kaj vian) landon, koloniigis keltoj, romianoj, pragermanoj, araboj, vikingoj, kaj aliaj popoloj kiuj foje fuĝis sian propran landon ĉar ĝi estis koloniigita de aliaj. Poste, la koloniigitaj landoj iĝis mem koloniiĝintaj, kiam ili estis sufiĉe fortaj. Napoleono invadis Rusion kaj poste kozakoj okupis Parizon. La historio ripetiĝas
En mia lando, antaŭ nelonge, "progresista" politikisto en urbodoma seĝo ege kritikis decidon pri nomi straton laŭ nomo pri io aŭ iu rilate al malkovro de Ameriko. Li diris ke tio estis imperiisma. Tuj poste li proponis nomon por tiu strato: Romia ŝoseo. XD Jen kohereco.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro