Al la enhavo

similaj vortoj

de horsto, 2008-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

Achnaton (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 18:23:16

ora knabo:Mi aldonos nur mian plej grandan problemon:

ŝerci - serĉi
Ho, mi havas la saman problemon!

mi havas problemon ankaŭ kun:

konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 18:43:19

Achnaton:
mi havas problemon ankaŭ kun:
konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti
Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?

Timtim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:40:11

horsto:Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?
Rakonti, plejeble.

horsto:humoro - humuro
Ne forgesu humeron.

Mi aldonos:

marto - mardo
litero - letero
trinki - drinki
nombro - numero - numeralo
atendi - atenti

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 22:30:52

paro "ŝargi" - "ŝarĝi" ofte min konfuzas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 14:13:31

igi & iĝi

ago kaj aĝo

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 14:47:20

Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 15:00:42

Miland:Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!
... kaj anuso rideto.gif

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 16:07:20

rideto.gif Ĉiuj lingvoj havas vortojn kiuj nur diferenciĝas de unu litero; E-o ne esceptas. Sed, kiel "Rubulo" rimarkigis, estas tamen malpli ĝena ol la homonimoj, kiel en la franca lingvo. Aliparte, krome ke tio permesas al E-o esti precisa, tio ankaŭ permesas la ludvortojn, interalie la ŝercajn sonalternojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-01 11:36:19

- ili kaj iri (japanuloj ofte konfusas inter /l/ kaj /r/). Plue, "ili" finas kun -i sed ne estas verbo, dum "iri" estas.

- povi, provi kaj pruvi

leporo (Montri la profilon) 2008-septembro-02 07:23:04

Lavi - levi
selo - ŝelo

Reen al la supro