ورود به محتوا

Silaboj

از nornen, 5 ژانویهٔ 2021

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

nornen (نمایش مشخصات) 5 ژانویهٔ 2021،‏ 19:37:54

Kiel dissilabigi esperantajn vortojn?

En la ĉapitroj 2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro troviĝas kelke da ekzemploj pri silabigo, tamen tiuj ekzemploj ne kovras ĉiujn eblajn konsonantarojn.

Mi petas al vi, legi la sekvantajn vortojn laŭtvoĉe kaj klakante per la manoj, tiel elparolante po unu silabo ĉe ĉiu klako. Bonvole, afiŝu respondon pri tio, kiel vi disigis la vortojn.

1) kune
2) kunulo
3) kunigi
4) malebligi
5) konstrui
6) malebligi
7) ĉielarko
8) besto
9) ekster
10) eksoficiro
11) ekspresi

Mi antaŭdankas kore.

StefKo (نمایش مشخصات) 6 ژانویهٔ 2021،‏ 10:26:18

1) ku-ne
2) ku-nu-lo
3) ku-ni-gi
4) ma-le-bli-gi
5) kon-stru-i
6) ma-le-bli-gi
7) ĉi-e-lar-ko
8) bes-to
9) eks-ter
10) eks-o-fi-ci-ro
11) eks-pre-si

sergejm (نمایش مشخصات) 6 ژانویهٔ 2021،‏ 11:10:20

Dissilabigadoj de Stefko estas laŭ reguloj krom eksoficiro, tamen mi farus ilin iom alie:
mal-eb-li-gi [малъ-эб-ли-ги]
ĉi-el-ar-ko [чи-элъ-ар-ко] (ĉi-e-lar-ko - se estus vorto larko signifus ion alian)
eks-o-fi-ci-ro [эксъ-офи-ци-ро] (ek-so-fi-ci-ro - se estus vorto soficiri)
Ne en la listo de Nornen:
eks-por-ti kaj ek-spor-ti

Tamen, laŭ reguloj, ni devas dissilabigi kiel indikis Stefko, krom ek-so-fi-ci-ro (ks ne estas unu litero x, sed du)
Reguloj ebligas ambaŭ ek-ster kaj eks-ter, ek-spre-si kaj eks-pre-si.

Metsis (نمایش مشخصات) 6 ژانویهٔ 2021،‏ 12:31:47

Preskaŭ same kiel Stefko. Kaj jes, mi scias, ke ne estas laŭ la reguloj.

1) ku-ne
2) ku-nu-lo
3) ku-ni-gi
4) mal-eb-li-gi
5) kons-tru-i
6) mal-eb-li-gi
7) ĉiel-ar-ko
8) bes-to
9) eks-ter
10) eks-o-fi-ci-ro
11) eks-pre-si

sudanglo (نمایش مشخصات) 6 ژانویهٔ 2021،‏ 15:09:55

Mi trovas malfacile diri kiel mi silabigas kunmetitajn vortojn en Espereranto. Nur mi konscias ke la signifo influas mian prononcon.

Ekzemple, mi ĉiam pronuncus la 7-an ĉiel-arko kaj neniam dirus ĉie -larko.

Kaj por la 11-a neniam dirus eks-presi, preferante diri ekspresi.

oczykota (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2021،‏ 21:41:25

laŭ mi povas esti:
1) ku-ne
7) ĉi-el-ar-ko

بازگشت به بالا