Al la enhavo

Konversacia Vortaro de Andreo Cseh

de Frano, 2021-januaro-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-23 10:03:34

Reta eldono: la Konversacia Vortaro 2021
Antaŭparolo al la unua eldono
En la esperantaj konversacioj la gelernantoj ofte aŭdis la demandon: ‘Kion signifas tiu vorto?’
Ĉar mi ne komprenas la naciajn lingvojn, ili devis doni la respondojn en Esperanto. En tiuj
gravaj momentoj naskiĝis la difinoj kaj klarigoj, kiujn entenas ĉi tiu libreto.
La difinoj estas plejparte ŝercaj, sed tamen ĉiam trafaj kaj spritaj. Ili atestas pri la lerteco kaj
spriteco de la lernanta publiko kaj pri tio, ke la rektmetoda kurso estas valora gimnastiko por la
cerbo.
La libreto volas esti nur modesta memoraĵo pri la horoj de la konversacioj.
Al la aŭtoroj de la difinoj, al miaj karaj gelernintoj, mi esprimas sinceran gratulon kaj
varman dankon, ĉar mi multe lernis de ili.
Andreo Cseh, Hago 1930

Reen al la supro