Al la enhavo

Problemo

de arnauterrassa, 2008-septembro-05

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 14:35:12

PMEG-estro:Ne jam «
Se jam estas mem neata, la signifo fariĝas mala. Tiam la ago, al kiu jam rilatas, ankoraŭ ne komenciĝis: Ili ne jam alvenis. = Ili ankoraŭ ne alvenis. Zamenhof konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataŭe ankoraŭ ne, kaj plej multaj tion faras. Ambaŭ esprimoj estas logikaj, sed la malkutimeco de ne jam estas sufiĉa motivo por preferi ankoraŭ ne.
Oni povas ĉu sekvi tiun konsilon, ĉu plue laŭplaĉe uzi ne jam, sed almenaŭ mi kredas fidinda la opinio, laŭ kiu ambaŭ esprimoj estas egalaj.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-septembro-10 01:18:23

LMMO:

1) ankoraŭ ne = ne jam
(mi ankoraŭ ne ripetis);

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);

3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-10 09:57:40

Ĉevalo:1) ankoraŭ ne = ne jam
(mi ankoraŭ ne ripetis);
Dankon, vi pravas - relinginte la paĝon el PMEG , mi ĵus reviziis mian pli fruan mesaĝon.

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-10 13:27:35

Ĉevalo:LMMO:

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);
demando.gifdemando.gif mi (ne plu/denove ne) ripetos????

Ĉevalo:3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).
Ĉu tiuokaze ne pli taŭgus 'ankaŭ ne' ol 'ankoraŭ ne'?

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-septembro-11 00:48:44

Filu:
Ĉevalo:LMMO:

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);
demando.gifdemando.gif mi (ne plu/denove ne) ripetos????
Jes.

Filu:
Ĉevalo:3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).
Ĉu tiuokaze ne pli taŭgus 'ankaŭ ne' ol 'ankoraŭ ne'?
Eble.

Reen al la supro