Al la enhavo

Idiotismoj kun kapo

de StefKo, 2021-marto-22

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-22 07:58:58

Evidente en la titolo de la fadeno devas esti: Idiotismoj kun la vorto “kapo” (malgraŭ la sintagmo “idiotismo kun kapo” ankaŭ mem povas esti idiotismo!).

En PIV mi legis kiel plursignifa estas la vorto “kapo”. En la notico estas multaj frazoj, kiujn povas nomi idiotismoj.
„Pardonu al mi, ke mi turnas al vi la kapojn per tiu detalo”. En tiu ĉi frazo mi uzis idiotismo. Ĉu ĝi estas komprenebla kaj uzata en via nacia lingvo? Ĝi trovas en PIV kaj estas uzata en la pola.

Skribu sekvajn idiotismojn kun la vorto "kapo", kiujn vi uzadas.

Frano (Montri la profilon) 2021-marto-22 11:38:12

Kapo kuiras
kapo kun oreloj
havas kapon
kapo sur la ŝultroj
kapo ne falos
kapo trua
kapo kiel kribrilo
kapo kverka
kapo nebulas
kapo ora

Ĉu ĉiuj estas kompreneblaj? okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-22 12:31:29

havi kapon - jes. En la pola signifas: "esti saĝa, ruza, sagaca, inteligenta".
kapo sur la ŝultroj - en la pola ekzistas "havi kapon sur la nuko" - esti enterprenema, helpopova. Ĉu jes?
kapo ne falos - en la pola estas "fali sur kapon" - freneziĝi, fari ian stultaĵon aŭ "mallevi kapon" - konfesi kulpon, honti. Jes?
kapo kverka - "havi fortan kapon" - kiam homo povas malmulte drinki.
kapo kribrila - en la pola estas "malplena kapo". Malplenan kapon havas homo senpensa.
kapo nebulas - en la pola "nuban frunton" havas homo ĉagrena, enpensa. Do "kapo" ne ekzistas en tiu ĉi sintagmo.

La resto - mi ne scias.

Frano (Montri la profilon) 2021-marto-22 13:40:03

Kapo kuiras, havas kapon, kapo sur la ŝultroj – pri homo kiu bone, racie, klare pensas
kapo kun oreloj – pri naiva, iomete malsaĝa homo
kapo ne falos – nenio terura okazos
kapo trua, kapo kiel kribrilo – pri forgesema homo
kapo kverka – pri homo malsaĝa, senscia, senracia, stulta
kapo nebulas – kiam iu perdas la kapablon pensi klare aŭ percepti klare ĉion ĉirkaŭe
kapo ora – saĝulo

Metsis (Montri la profilon) 2021-marto-22 14:07:27

Frano:Ĉu ĉiuj estas kompreneblaj? okulumo.gif
Ne, nur malmultaj estas kompreneblaj shoko.gif

kapo kuiras : ĉu signifas "kapo bolas"? ekkoleri
kapo kun oreloj : ?
havas kapon : ?
kapo sur la ŝultroj : ?
kapo ne falos : "kapoj falos" signifas, ke iu afero malsukcesis kaj oni severe punos iuj, sed en singularo kaj kun "ne"??
kapo trua : havi malbonan memeron
kapo kiel kribrilo : havi malbonan memeron
kapo kverka : ?
kapo nebulas : ?
kapo ora : ?

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-22 16:54:09

@ Metsis: Pole "havi kapon" havas subkomprenatajn vortojn "por komerco, negoco". Ĝi estas uzata en lingvo parolata kun konvena intonacio. Tial mi nomas tiun duvortan sintagmon kiel idiotismo. Ĝi estas tute logika. Legu pri la vorto "kapo" en PIV. Tie estas multaj idiotismoj pri kapo.

ito (Montri la profilon) 2021-marto-23 06:39:22

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-23 07:51:46

Io iradas sur mia kapo.
Mi havas malferman kapon.
Tio falis sur mian kapon.
Ŝaŭmakvo ekbatis al mi en la kapon. (bati netransitiva)
La kapo ne doloru vin pri tio. (pri montras la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago)

Kiu konas/konjektas ĉi tiujn idiotismojn?

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-23 11:24:44

ovkapuloj (яйцеголовые) - sciencistoj, ofte okupantaj perŝtataj sekretoj

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-23 11:39:39

sergejm:ovkapuloj (яйцеголовые) - sciencistoj, ofte okupantaj perŝtataj sekretoj
Malestime: intelektuloj.

Reen al la supro