Al la enhavo

"Prime time" en Esperanto

de Zam_franca, 2021-aprilo-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 13:29:14

Kiel vi tradukus "prime time" Esperanten?
Oni povas difini ĝin kiel "la plej bona televida momento vespere".

En la franca, oni ne tradukas tiun anglalingvan esprimon. Oni simple diras "prime time" uzante francan elparolon.

Mi pensas pri "ĉefahore", sed tio estas iom nekomprenebla. Ĉu vi havas ideojn?

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 16:15:46

Ekz en la germana tio nomiĝas "Hauptsendezeit", laŭvorte "Ĉefelsendtempo".

Via propono ĉefhor' ŝajnas al mi taŭga. Se vi volas specifi pli, eble "televida ĉefhoro".

Dum la televida ĉefhoro mi rigardas mian plej ŝatatan telenovelon.
Bedaŭrinde la elsendaĵon XYZ oni movis el la ĉefhoro al la nokto.
En ĉiu lando la televida ĉefhoro estas malsama.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 20:26:27

Prime time estas leksemo do ĝi havas unu semantikan enhavon, kiel ekz. junedzino. En la leksemo apartaj vortoj povas signifi ion alian, kiel en la “junedzino”. La junedzino ja povas ne esti juna.

Do la kunmetitaj vortoj povas esti diversaj, ekz. spektinda tempo/horo, plejspekta tempo/horo, favorita tempo/horoĉefhoro/tempo - ĝi ankaŭ plaĉas al mi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 20:46:52

Dankas mi al ĉiuj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aprilo-12 21:33:11

Jes, "televida ĉefhoro" aŭ tutsimple "ĉefhoro" kiam la kunteksto klaras, ŝajnas al mi bonan tradukon.

"Plej bona" ŝajnas al mi iom troiga. En multaj kanaloj estas la plej aĉa. Ĉu tio signifas "plej profita"? Por reklamistoj kaj propagandistoj ja estas la plej bona!

Mi ne trovis "(?)junedzino" en PIV, sed:
novedzo, novedzino. Vir(in)o, kiu ĵus ⁓(in)iĝis.
Rim.: Notu, kiel de longtempe PIV agadas pionire pri inkluziva skribmaniero.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-13 05:23:39

Kial ne primara tempo?

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-13 05:26:00

Altebrilas:Jes, "televida ĉefhoro" aŭ tutsimple "ĉefhoro" kiam la kunteksto klaras, ŝajnas al mi bonan tradukon.

"Plej bona" ŝajnas al mi iom troiga. En multaj kanaloj estas la plej aĉa. Ĉu tio signifas "plej profita"? Por reklamistoj kaj propagandistoj ja estas la plej bona!

Mi ne trovis "(?)junedzino" en PIV, sed:
novedzo, novedzino. Vir(in)o, kiu ĵus ⁓(in)iĝis.
Rim.: Notu, kiel de longtempe PIV agadas pionire pri inkluziva skribmaniero.
Antoni Grabowski:

(...)
Vent-orgeno jam bruas,
La Junedzo enuas,
La Monaĥ’, en talaro,
Ringojn tenas por paro:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Tra ventegoj, silentoj,
Balanciĝas la gentoj;
Pasas tempo senlima,
Muĝas tondr’ malproksima:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

En abismoj, vekite,
La popoloj ekscite:
— Malfermadu! — laŭtkrias —
Tag’ ekstere radias!
— Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!

Junedzino nubiĝas,
Per vualo kovriĝas:
— Ho, malbono ne cedas,
Ĝis nun forton posedas:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

(...)

El Sur Jungfrau (pole Na Jungfrau) de Maria Konopnicka

Metsis (Montri la profilon) 2021-aprilo-13 08:23:31

Kvankam mi komprenas kaj al mi taŭgas la vorton "ĉefhoro", estas unu problemo: tio ne troviĝas en Tekstaro. Nek troviĝas "ĉefsend". Malfacilas al mi kredi, ke neniu Esperantisto antaŭe uzus la koncepton.

Guglo tradukas prime time per "pinttempo", sed ankaŭ tio ne troviĝas en Tekstaro. La vorto "pinthoro" estas, sed tiu klare signifas tempon, kiam la trafiko estas plejgranda. Vd. Vikipedion. Se vi guglas "pinttempa", vi trovas kelkajn, ne multajn, trafojn. Notu, ke oni jam uzas la vorton "pint" kiel figurasencan prefikson , ekz. pintkonferenco. Sume ŝajnas al mi, ke esprimoj kiel "(televida) pinttempo", "pinttempa elsendaĵo" k.t.p. estas pli facile kompreneblaj ol esprimoj kun "ĉefhor/", ĉar oni jam eĉ ete uzas ilin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aprilo-16 21:01:22

Mi preferas ĉefhoro-n pro pluraj kialoj:
1. "pinttempo" estas malfacile prononcebla, aŭ pli longa, se oni aldonas "o" por faciligi prononcon: "pintotempo"
2. La metaforo estas nur matematika: estas pinto sur la grafikaĵo kiu priskribas nombron de uzantoj laŭ la tempo, sed ĉu ne-matematikistoj tiel bone komprenos ĝin?
3. La esprimo ekzistas en mia gepatra lingvo "heure de pointe", sed ne "temps de pointe". Ĉu tiu vorto estas same komprenebla de anoj de ĉiuj lingvoj?
4. "pinthoro" havas negativan kromsignifon: ĝi elvokas la horo kiam homoj estas devigitaj kunpremiĝi en ofte malbonodoraj transportiloj. Male televida ĉeftempo estas tiu, kiam homoj preferas spekti la ekranon (do la plej profita por reklamo). "ĉeftempo" estas pli positiva. "pintotempo" pli taŭgus por kritiki amaspropagando aŭ cerbolavado, aŭ elvoki ian ajn deviga kolektiva spektado de la aparato.

ito (Montri la profilon) 2021-aprilo-17 12:11:37

En mia lando oni nomas la tempon 19:00
-22:00 "golden time(ora tempo)". Tiu ĉi vorto havas sencon "tempo valora je oro(mono)", ĉar en tiu tempo en tago plej multe da homoj spektas televidon(reklamaĵojn) . Ĝi origine estas vorto por ne spektantoj sed dissendantoj.

Reen al la supro