Al la enhavo

«Sekreta taglibro» de J.Modest

de faff, 2021-aprilo-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

faff (Montri la profilon) 2021-aprilo-17 13:18:56

Saluton amikoj, mi finfine finis legi esperantan libreton, «Sekreta taglibro» de Julian Modest.

La libreto temas pri la vivo de Matei, bulgara junulo: li studas, amas, malkovras la mondon… kaj loĝas en Bulgario (en 1956, dum la sovietunio).
Al mi la rakonto plaĉis ĉar ĝi estas simpla por legi (mi ne estas komencanto sed ne jam sperto — mi dirus «komencinto») kaj mi kvazaŭ neniam bezonis kontroli la vortaton), suspensa kaj ne tro longa.

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-aprilo-17 23:38:49

Gratulon! Mi estas nur komencanto Esperanto-lernanto kaj mi volas iam povi legi esperantajn librojn. Nun mi povas nur legi facilajn mallongajn tekstojn. Legi romanon estis por mi ĉiam la plej grava kialo pro lerni aliajn lingvojn.

bernardalmeida (Montri la profilon) 2021-aprilo-18 13:09:31

Saluton! Interesa!

faff (Montri la profilon) 2021-aprilo-18 16:26:16

Jes jes, mi estas tre feliĉa. Nun mi volas legi plej da romano/romanetoj; mi iros al la biblioteko kaj mi petos se ili havas la krestomation aŭ librojn de Baghy.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aprilo-19 06:48:45

Se ĉi-libreto estus libere (senpage) elŝutebla, ĝi eble fariĝus pli pezeta guteto en la nuna torento de antirusia histerio.
Des pli, ke la aŭtoro kaj la eldonistoj apenaŭ multe profitos el la vendado de la papera versio de ĉi tiu oportunisma verkaĵo.

Reen al la supro