ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6620

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 16:47:43

jan aleksan:Kristnasko aŭ novjaro?
Antaŭ kelkaj jaroj, pluraj vendistaĉoj ekprezentis kristnaskaĵojn ekde oktobromezo, kaj iom naŭziĝis mi pro tio... Elektindas novjaro.

Neĝero aŭ sablero?

jan aleksan (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 18:00:25

Filu:
jan aleksan:Kristnasko aŭ novjaro?
Antaŭ kelkaj jaroj, pluraj vendistaĉoj ekprezentis kristnaskaĵojn ekde oktobromezo, kaj iom naŭziĝis mi pro tio... Elektindas novjaro.

Neĝero aŭ sablero?
Nu... Mi kontentu vin elektante neĝero ridulo.gif

mano aŭ piedo?

Rogir (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 18:06:10

Mi ne povas tajpi per miaj piedoj, do mano.

Nenio aŭ ĉio?

Kokcineleto (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 18:48:32

Mi eble elektus nenion lango.gif , sed tion oni ne rajtas fari laŭ miaj propraj reguloj. rido.gif Do, ĉio.

Al Filu:
1) Dankon, nun mi scias pli da tradukoj de mia nomo. Hm, eble mi povus krei apartan forumtemon por tio? senkulpa.gif
2)
Jen unu plu tre facila ludo. [...] Estas grave: 1) [...] 2) oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj".
Fakte, en latva forumo, kie mi legis ĉi tiun ludon, la frazo estis: "SEN ESPLIKO oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj" ". okulumo.gif Sed mi ŝatas ĉion malfaciligi.

Hahaha aŭ hehehe?

Filu (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 18:58:45

Hahaha aŭ hehehe?
Hehehe, ĉar tio ŝajnas pli malica kaj mi estas malicema nun...

neniu aŭ ambaŭ variantoj?

horsto (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 19:09:15

Filu:Hehehe, ĉar tio ŝajnas pli malica kaj mi estas malicema nun...
neniu aŭ ambaŭ variantoj?
Vi vere estas treege malica, nun oni rajtas selekti nek ambaŭ nek neniun! Do tio estas la fino de la fadeno!!!

Ĉu mi pravas aŭ ne?

Rogir (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 19:37:52

neniu aŭ ambaŭ variantoj?
La unua. Sed mi ne rajtas skribi tiujn vortojn.
Ĉu mi pravas aŭ ne?
Kiel mi povus respondi jese? Do ne.

Submarŝipo aŭ aerŝipo?

paigo (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 19:47:14

Submarŝipo aŭ aerŝipo?
aerŝipo. Mi ne ami la maro, mi logas la kontinento.

spado aŭ pistolo?

Sebasities (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 21:34:01

Spado : mi preferas manĝi mian kortobirdon rostotanga ol kondimentita kun plumbo.

Kakto aŭ ekino ? shoko.gif

Rogir (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2008،‏ 23:15:46

Kakto, tiun mi povas vidi antaŭe!

Tien aŭ reen?

بازگشت به بالا