Al la enhavo

Ĉapelisto: nova aldonaĵo por Mozilo Fajrfokso

de el_edu, 2006-decembro-18

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

el_edu (Montri la profilon) 2006-decembro-18 19:35:06

Mi ne tre ŝatas legi retpaĝojn kun ikso-sistemo, ili ŝajnas al mi iom konfuzaj. demando.gif

Do, mi programis aldonaĵon por la ttt-legilo Fajrfokso, kiu aŭtomate konvertas ĉiujn "cx" al "ĉ", ĉiujn "sx" al "ŝ", ktp...

Mi nomis ĝin Ĉapelisto, kaj oni povas nun instali ĝin ĉi tie (kompreneble, ĝi nur funkcias en Mozilo Fajrfokso).

Mi esperas ke ĝi estos utila por vi! rido.gif

paulogeyer (Montri la profilon) 2006-decembro-19 03:41:14

bonega programo!
mi jam instalis ĝin, kaj ĝi plaĉis al mi =)

sed, mi volus havi programon por skribi esperante per fajrvulpo, uzante la x-sistemon, ĉu vi scias kiel programi metodon por skribi esperante per fajrvulpo?

dankegon pro via utila programo!

el_edu (Montri la profilon) 2006-decembro-19 22:46:53

Dankegon al vi, Paŭlo! okulumo.gif

Fakte, mi planas plibonigi Ĉapeliston, ebligante ke ĝi konvertu ankaŭ la literojn tajpitajn de la uzanto. Tiel, oni povus tajpi uzante la x-sistemon kaj Ĉapelisto konvertus aŭtomate la iksojn al taŭgaj fundamentaj literoj. Mi ne scias, ĉu li estos facila, sed mi certe klopodos.

Tamen, jam ekzistas programoj por tajpi tiujn literojn:

Por Vindozo, ekzistas Ek!

Por Fajrovulpo, ekzistas la aldonaĵo abcTajpu

Krome, ekzistas esperantaj klavarofasonoj, kaj por Vindozo kaj por Linukso, sed mi konas tiajn klavarofasonojn nur por anglaj kaj por hispanaj klavaroj.

Reen al la supro