Al la enhavo

Ĉu la jena frazo ĝustas laŭ via kompreno?

de N-true, 2009-marto-06

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-06 20:28:42

Espi:Atentu la akuzativon ĉe "EsperantoN" en la frazo!
Mi ja atentis la akuzativon. Pro tio mi diris: "Kompreneble tia simileco estas nur supraĵa".

Espi:la frazo laŭ mia opinio devus nomi ne "Esperanto is easy to lern." sed: "It's easy to learn Esperanto."
Mi ne parolis pri kio "devus nomi", mi parolis pri ŝajno de simileco inter esperanta frazo kaj ofte aperanta angla frazo, kaj tiu ŝajna simileco ekzistas malgraŭ la klariga efiko de la akuzativa signo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-06 20:43:29

Mi havas malĝuston mesaĝon ĉi tie. Kiel oni diras "sorry" Esperante?

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-06 23:40:16

jchthys:Kial oni diras "sorry" Esperante?
Ĉu vi volis demandi: Kiel oni diras "sorry"?
Se jes, tiam:
I'm sorry = mi bedaŭras
Sorry, but I ... = Bedaŭrinde mi ...

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-07 00:26:40

Ankaŭ mi vidas 'pardonu (min)' kaj 'mi pardonpetas'.

russ (Montri la profilon) 2009-marto-07 07:29:15

Espi:
tommjames:Por mi la problemo estas ke la frazo estas tro simila al la jena formo, kiun oni vidus en la angla:

Esperanto is easy to learn.
Saluton tommjames,

la frazo laŭ mia opinio devus nomi ne "Esperanto is easy to lern." sed: "It's easy to learn Esperanto."
Atentu la akuzativon ĉe "EsperantoN" en la frazo!

Amike
Klaus-Peter
Mi opinias ke tommjames kompreneble sciis tion. Rimarku ke li skribis "la frazo estas tro simila al la jena formo", ne "la frazo signifas...". Tio estas, la stranga frazo konfuzas parte ĉar ĝi tre similas al pli kutima formo kun nominativa "Esperanto".

ermito (Montri la profilon) 2009-marto-07 07:42:46

Mi konsentas kun la opinio, ke la frazo estas ĝusta, sed enhavas nekutiman vortordon.
La angla "Esperanto is easy to learn" kaj similaj frazoj en aliaj lingvoj, jes, povas endubigi homon, sed tiuj estas sence aliaj frazoj, analizeblaj en E-o per:
"Esperanto estas facila por lerni"
Sed tiu ĉi frazo estas nekutima en E-o, pli bone sonas:
"Esperanto estas facile lernebla".

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-08 08:46:14

La ordo ne estas grava. La fraso ŝajnas al mi korekta kaj komprenebla. La n-komplemento
evitigas ĉiujn konfuzojn.
Amike

(Dankon se vi korektas miajn erarojn. Mi estas komencanto.)

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-08 17:49:00

Saluton!

crescence:La fraso ŝajnas al mi korekta kaj komprenebla.
... frazo ... ĝusta ...
La n-komplemento evitigas ĉiujn konfuzojn.
Laŭ PMEG -- Gramatika vortareto: "Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento."

Kaj Esperanton ja estas objekto en tiu frazo.

Do eble oni diru:

Pro la N-finaĵo malestas konfuzo.

aŭ ion similan.
(Dankon se vi korektas miajn erarojn. Mi estas komencanto.)
Nedankinde. rideto.gif

Kolonjano (neinstruisto)

davcxjo (Montri la profilon) 2009-junio-03 19:32:20

André

Al mi ŝajnas ke la frazo malsupra estas laŭgramatika. Oni povas movi la akuzativajn vortojn kun -n flekseble je esperanto.

«Esperanton estas facile lerni.»

Do ĝi havas la saman sencon kiel

«Estas facile lerni esperanton.»

Altra frazo,

«Esperanto estas facile lerni.»

sen la -n, EBLE estas korekta ankaŭ. Tiu prosezo nomiĝas "raising" (levantado) aŭ pli specife "tough movement" (malfacilmovado). Ĝi nomiĝas "tough movement" pro frazoj kiel

"John is tough to please." Al John estas malfacile plaĉi.

Aŭ eĉ

"John is tough to argue with." Estas malfacile vortbatali kun John.

En tiaj frazoj "tough movement-aj", la objekto de la verbo infinitiva konvertiĝas al la subjekto de la frazo.

Angllingve:

It is easy to learn Esperanto.
Esperanto is easy to learn.

Hispanlingve:

Es fácil aprender el esperanto.
El esperanto es fácil de aprender.

Supre, oni vidas ke je kelkaj lingvoj, ekzemple hispanlingvo, oni devas aldoni prepozicion. En la kazo de hispanlingvo la prepozcio estas la "de".

Mi ne scias ĉu je esperanto la "tough movement" estas laŭgramatike. Mi ja scias ke ne tutaj lingvoj havas "tough movement" kaj ke en la lingvoj ke ja havas ĝin, en kelkaj kazoj, oni bezonas prepozicion antaŭ la infinitivo.

Kun la -n, la frazo, ke vi prezentis,

«Esperanton estas facile lerni.»

estas klare bona. Sen la -n, me ne scias ĉu estus laŭgramatika aŭ ne, sed eble oni povus serĉi por ekzemplaj.

Parenteze, mi ankaŭ havas demandon:

Estas altra tipo de procezo, ke ne estas "tough movement", en kiu la SUBJEKTO implica de la infinitivo indikas la mem aludaton kiel la subjekto de la frazo, angllingve ekzemple:

"John is eager to please."

Je esperanto, ĉu ĝi estus

"John estas avida plaĉi."

aŭ ĉu ni bezonas prepocizion antaŭ "plaĉi"?

"John estas avida por plaĉi.



"John estas avida ke li plaĉu."?

aŭ kio?

Dankon pro viajn komentojn.

Davĉjo

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-04 04:28:17

Nu, mi penses, ke
"Esperanton [oni] facile lerni"
estas pli ĝusta.

"Esperanto estas facila lernado"
Kvankam ĉi-lasta frazo havas alian signifon.

Ĉar "estas" estas netransitiva verbo.

Ne, tio frazo ne estas ĝusta.

Reen al la supro