Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-01 19:03:03

En Ruslando anekdotoj estas unu el grandaj humuraj ĝenroj. Anekdotoj, malsimile al aliaj humuraj rakontoj, estas mallongaj kaj kutime perdas aŭtorecon (oni parolas ke "popolo kreis ilin"). Korifeoj de anekdotoj povas esti diversaj personoj, bestoj.
Mi ne scias, kiel eventas en aliaj lingvoj, sed en Rusa ni havas amason da anekdotoj pri iuj historiaj aŭ literaturaj personaĵoj. Iuj el la korifeoj de anekdotoj finfine perdis ĉiun konekson kun sin originalo kaj fariĝis memstaraj personaĵoj. Ekzemple, skolto Ŝtirlic, Vasilij Ivanoviĉ kaj oficiro Rĵevskij (en rusa "poruĉik Rĵevskij").

Iom da anekdotoj.
Alia oficiro demandas oficiron Rĵevskij: - "Pri kiu vi pensas?".
Rĵevskij (rapide): - "Pri virinoj".
- "Kial?".
- "Mi ĉiam pensas pri ili".

Oficiroj drinkas kaj gajas. Sed subite ili trovas ke ne havas plu monon. Eniras oficiro Rĵevskij kaj diras: - "Sinjoroj! Ĉu ni banos niajn ĉevalojn en ĉampano?".
- "Sed ni ne havas iomn da mono!".
Rĵevskij: - "Nu, ĉu ni duŝas katon per biero?".

Nataŝa Rostova dancas en la granda balo. Ŝi estas juna, naiva, kaj diras ĉio, pri kio ŝi pensas. Unu oficiro invitas ŝin danci. Nataŝa jesas, sed dancante rimarkas ion kaj diras: - "Ho, via kolumo estas malpura!". Oficiro pensas "kia konfuzo!", ruĝiĝas, foriras kaj pafiĝas. Dum tia momento Nataŝa jam dancas kun alia oficiro. Sed ŝi denove rimarkas ion kaj diras: - "Ho, via uniformo perdis unu butonon!". Alia oficiro ankaŭ foriras kaj pariĝas. Nataŝa ja dancas kun oficiro Rĵevskij. Ŝi mallevas sian rigardon kaj diras: - "Oficiro Rĵevskij! Via boto estas smirita per merdo!". Sed Rĵevskij ĵus diras: - "Tio ne estas grava. Merdo elfalos mem, kiam ĝi sekiĝos".

Nataŝa Rostova gastigas oficirojn kun Rĵevskij. Mallumiĝas, Nataŝa alportas iomn kandelojn kaj kandelingojn. Oficiroj helpas ŝin enpiki kandelojn en kandelingojn, sed unu kandelingo mankas. Nataŝa diras: - "Ho, estas unu kandelo, sed mi povas enpiki ĝin nenien". Oficiroj krias kune: - "Rĵevskij silentu!"

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-01 23:09:38

Amuzaj rakontoj! Ili memorigas min pri la mezorienta rakonta karaktero mulao Nasrudino (tamen, mi komprenas ke la turkoj literumas la nomon Nasredin). Ŝercoj pri li amuze ilustras homajn konduton kaj penson. Jen rakonto pri li, el la sufio Idries Shah.

Nasrudino ekstaris en la bazaro kaj proklamis: 'Ho samlandanoj! Ĉu vi volas scion sen malfacilaĵoj, veron sen malvero, atingon sen klopodo, progreson sen ofero?' Tre baldaŭ homamaso kolektiĝis, ĉiuj kriantaj: 'Jes, jes!' 'Bonege!' diris la mulao. 'Mi nur volis ekscii. Fidu al mi informi vin, se mi iam ajn eltrovos ion ajn tian.'

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-03 05:51:23

Miland:Amuzaj rakontoj! Ili memorigas min pri la mezorienta rakonta karaktero mulao Nasrudino
Jes, ili havas ian similecon. ridulo.gif

Iuj da rusaj anekdotoj uzas "ludon de vortoj" - asonancon aŭ kalemburon. Mi ne povas traduki kelkaj el ili, ĉar mi ne scipovas Esperanton tiom. Sed tri mi provas traduki.

Rĵvskij renkontas Puŝkin'n (Aleksander Pushkin estas grandega rusa verkisto) kaj petas lin rakonti ian kalemburon por tio, ke "ekbrilos" dum balo. Puŝkin senpense verkas:
Drivas mare velŝipo
En la ŝipo estas ŝkipo
La ŝkipo suferas pri konstipo
Rĵevskij kuras en balo kaj krias: - "Sinjoroj! Sinjoroj! Mi scias novan kalemburon. Vere, mi ne memoras ĝin ĝuste, sed senco estas tia. Naĝas bargo, sur ĝi estas amaso da personoj, kaj ĉiuj laksas!".

Rĵvskij denove renkontas Puŝkin'n kaj petas lin rakonti ian kalemburon. Pushkin diras, ke se iuj personoj ofendos lin, li povus diri: "Vi estas kondom' kaj vi estas kondom', sed mi estas Vikomt de Branĝelon (Vicomte de Bragelonne)".
Rĵevskij kuras en balo kaj krias: - "Sinjoroj! Sinjoroj! Mi scias novan kalemburon. Mi ne memoras ĝin ĝuste, sed senco estas tia, ke vi ĉiuj estas eĉuloj, sed mi estas d'Artagnan".

Rĵvskij ankoraŭfoje renkontas Puŝkin'n kaj petas lin rakonti ian kalemburon. Pushkin diras, ke kalemburoj ne estas modaj plu. Nune modaj estas mistifikoj. Dum balo vi subite estingas kandelojn kaj diras: - "Mallumas kiel ĉe negro kien?". Kaj ĉiu ridos.
Rĵevskij kuras en balo, estingas kandelojn kaj krias: - "Mallumas kiel en postaĵo kies?".

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-03 16:44:24

Amuzaj! Ili memorigas min pri ŝerco pri komputila angla-rusa tradukilo.

Oni enigis la anglan: "La spirito volas, sed la korpo malfortas."

Eliris la rusa: "La vodko estas bonkvalita, sed la viando putris."

sergejm (Montri la profilon) 2009-julio-03 17:51:05

Jen estas anekdoto, kiu ne bezonas tradukon:
7:00 Casio
7:00-7:30 Colgate, Oral-B, Gillette, Old Spice
7:30-7:50 Nescafe, Hochland, Orbit
8:00-8:30 Toyota
8:30-13:00 Pentium 4, Epson, Nokia (Connecting people)
13:00-14:00 McDonalds, Coca-cola, Orbit
14:00-17:00 Pentium 4, Epson, Nokia (Connecting people)
17:00-17:30 Toyota
17:30-20:00 Tuborg, Tuborg, Tuborg
22:00-22:05 Colgate, Oral-B
22:10 Durex, Durex, Durex, Durex

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-03 19:03:46

Tiu estas vera historio:

En la Dover–Calais pramo, estas anonco en la angla kaj la franca: «Bonvolu noti, ke la bufedejo nun malfermiĝas.»
La angla estis, «Please note that the buffet is now open.»
La franca estis, «Veuillez noter que le snack-bar est maintenant ouvert.»

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-04 08:20:49

Miland:Oni enigis la anglan: "La spirito volas, sed la korpo malfortas."
Mi konas ĉi tiun ŝercon kiel anekdoton. ridulo.gif
Deir-frazo estis (rusa) "Duĥ siljon, a plot' slaba", kio signifas "Spirito estas forta, sed karno estas malforta". Je Angla ĉi tio transformis, mi supozas, en (angla) "(The) spirit is strong, but (the) flesh is languid". Fina frazo estis (rusa) "Spirt krepok, a mjaso protuĥlo", kio signifas "La alkoholo estas forta, sed la viando estas putrinta".

sergejm (Montri la profilon) 2009-julio-04 08:49:39

Kiel vi komprenis, en la rusa, alkoholo nomiĝas "spirt".
Jen plua anekdoto pri ĝi:

Kuracisto: Kia estas via spirometrio? [similas al *spirtometrio]
Viro: Kio ĝi estas?
K: Kiom da litroj vi povas elblovi? [aeron el la pulmoj]
V: Nu, litrojn 1,5 - 2. [vodkon el botelo]
K: Virino antaŭ vi elblovis 3 litrojn.
V: Verŝane, ŝi drinkis la ruĝan [vinon], sed mi parolas pri ĝi, pri vodko.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-04 09:52:51

jchthys:«Please note that the buffet is now open.»
Ĉu ĝi signifas, ke la bufedejo estas ĉiam malferminta, aŭ aliavorte la bufedejo fermiĝas neniam?

jchthys:La franca estis, «Veuillez noter que le snack-bar est maintenant ouvert.»
Mi ne parolas france. Ĉu la franca frazo signifas "la bufedejo estas ĉiam ferminta"?

Matthieu (Montri la profilon) 2009-julio-04 10:01:56

Ne, la franca frazo havas la saman signifon.

La ŝerco estas, ke en la angla frazo estas franca vorto (buffet), kaj en la franca estas angla vorto (snack-bar).

Reen al la supro