ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Famaj frazoj

از Eddycgn, 3 ژانویهٔ 2010

پست‌ها: 750

زبان: Esperanto

Eddycgn (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2010،‏ 22:24:40

Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! Vi min devigas legi ĉiujn denove, poste kvardek jaroj!
La filozofo de la eterna fluo kaj ŝanĝo estis Heraklitos, tamen alia povas estis dirinda ion similan.
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.

Miland (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 14:36:43

Eddycgn:
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! ...
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.
Demokritos naskiĝis post la forpaso de la saĝulo al kiu mi aludis.

Li estis nek poeto, nek filozofo, almenaŭ en akademia senco. Li naskiĝis kiel princo kaj kreskiĝis ĉirkaŭita de lukso, sed poste forlasis ĉion kaj starigis komunumon de monaĥoj.

KoLonJaNo (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 14:52:46

Saluton!
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Eddycgn:
Miland:
Kiu diris:
"Ĉiuj igitaj aĵoj estas portempaj. Klopodu diligente!"
Heraklitos ?
Ne li, sed vi trafis la ĝustan tempepokon!
Malfacile! ...
Filozofo aŭ poeto?

Mi diras nun Demokritos, kvankam li naskiĝis 70 jaroj pli malfrue.
Demokritos naskiĝis post la forpaso de la saĝulo al kiu mi aludis.

Li estis nek poeto, nek filozofo, almenaŭ en akademia senco. Li naskiĝis kiel princo kaj kreskiĝis ĉirkaŭita de lukso, sed poste forlasis ĉion kaj starigis komunumon de monaĥoj.
Do temas pri Sidarto GOTAMO, la fondinto de budaismo, ĉu ne?

Nova demando: Kies lasta dumviva frazo estis Pli da lumo! ?

Kolonjano

Hauxkins (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 15:00:30

Ĉu vi temas pri Buddha? Nu, li estiĝis Buddha. Devis skribi la unuan Buddha..

Miland (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 15:26:39

KoLonJaNo:Do temas pri Sidarto GOTAMO, la fondinto de budaismo, ĉu ne?
Haŭkins:Ĉu vi temas pri Buddha?
Gratulon! Jes, mi citis la lastajn vortojn de la Budho.

Miland (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 15:34:39

KoLonJaNo:Kies lasta dumviva frazo estis Pli da lumo!?
Goethe?

Eddycgn (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2010،‏ 19:10:37

@Hau'xkins

@Miland

Bonvolu proponi novan frazon!

Miland (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2010،‏ 12:23:20

Nu, kiu diris: En la mondo de scio, la ideo de la bono aperas nur ĉe la fino kaj vidiĝas malfacile. ?

Eddycgn (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2010،‏ 14:57:07

Hegel?

Miland (نمایش مشخصات) 10 ژانویهٔ 2010،‏ 15:30:51

Eddycgn:Hegel?
Ne. Ĉu vere Hegel asertis aŭ sugestis ke li spertis tian ideon de la bono kiel la finan celon de filozofio?

بازگشت به بالا