Al la enhavo

semajntagoj

de annadahlqvist, 2007-majo-12

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-18 09:55:10

white knight:Mi aŭdis, ke Dio verkis la mondo dum ses tagoj kaj ke li restis la sepa tago.
La grandaj monoteismaj religioj trovas diferencon en tiu tago, en kiu laŭ la sanktaj libroj, dio ripozis.

Vi tamen legu la biblion kaj vi trovos, ke fakte dio laboris ankaŭ la sepan tagon, eĉ se dum malmulta tempo. (laŭ mia memoro, estas io kiel "la sepan tagon dio finis sian laboron kaj ripozis").

Tamen se oni ja volas teni la ripoztagon je la fino, do mi eklaboras lunde, ĝis vendrede, kaj tial semajno laŭ mi komenciĝu je lundo.

Cvi (Montri la profilon) 2007-junio-06 14:09:33

Hebree, la tagnomoj estas simple:

unuatago = dimanĉo = tago alef (la unua litero de la hebrea literaro) = יום ראשון

duatago = lundo = tago bet (la dua litero de la hebrea literaro) = יום שני

triatago = mardo = tago gimel (la tria litero de la hebrea literaro) = יום שלישי

kvaratago = merkredo = tago dalet (la kvara litero de la hebrea literaro) = יום רביעי

kvinatago = ĵaŭdo = tago hej (la kvina litero de la hebrea literaro) = יום חמישי

sesatago = vendredo = tago vav (la sesa litero de la hebrea literaro) = יום שישי

ŝabat = sabato = שבת

צבי

camiljoe (Montri la profilon) 2007-junio-10 14:04:16

Mi skribas pri la tagnomoj en malta lingvo.

Il-Hadd --dimanĉo -- el araba vorto wahed -unua
It-Tnejn -- lundo -- el la araba vorto tinen - dua
It-Tlieta -- mardo -- el la araba vorto tuleta - tria
L-Erbgha -- merkredo -- el la araba vorto arba - kvara
Il-Hamis -- ĵaŭdo -- el la araba vorto khamsa - la kvina
Il-Gimgha -- vendredo -- el la araba vorto gemaa - la amasiĝo
Is-Sibt -- sabato -- el araba vorto sabaa - la sepa

Notu ke en Malta lingvo ĉiu tagnomo havas la artikolon.

trojo (Montri la profilon) 2007-julio-09 18:25:54

Fons Lacrimarum:La sabato estis la sep tago kiam dio ripozis laŭ kristianoj kaj judoj. Judoj festas nuntempe sabatojn. Sed la dimanĉo estas ial grava por kristianoj, do ili ŝanĝis la tagon de ripozo al dimanĉo. Mi ne memoras nun kio afero tio estis - probable io relatas al Kristo. Eble iu kristiano eblus pli ekspliki kial ni havas problemojn por difini kio estas la unua tago de semajno okulumo.gif?
Laŭ kristanismo, sabato ja estas la sepa tago de la semajno - la tago dum kiu Dio ripozis - kaj dimanĉo estas la unua. Jesuo malmortis (ĉu tiu estas la ĝusta vorto?) en la unua tago de la semajno (t.e. dimanĉo) laŭ la Biblio:

La Biblio:"La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraŭ mallume, al la tombo [de Jesuo], kaj vidis la ŝtonon prenita for de la tombo." Johano 20:1
Kristanaj preĝejoj do kutime kunvenis dimanĉe por komunio eĉ dum la biblia tempo:

La Biblio:"Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili..." Agoj 20:7
Tamen, dimanĉo ne estas la nova "tago de ripozo". La Biblio ne postulas, ke kristanoj juĝu unu tagon kiel pli sanktan ol iun tagon alian:

La Biblio:"Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? Antaŭ sia propra Sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi. Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso. Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro..." Romanoj 14:4-6
Do sabato restas sabato, kaj kristanoj povas observi ĝin aŭ ne, laŭ propa konvinko.

CubeF (Montri la profilon) 2008-januaro-31 20:05:34

Slovake ĝi similas pole, ĉar ambaŭ estas slavaj.
En slovaka lingvo:
lundo - > pondelok
mardo - > utorok
merkredo - > streda (mezo - > stred)
ĵaŭdo - > štvrtok
vendredo - > piatok
sabato - > sobota
dimanĉo - > nedeľa (ne faru)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-31 20:10:30

CubeF:En slovaka lingvo:
dimanĉo - > nedeľa (ne faru)
lundo - > pondelok (IRU LABORI)
lango.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2008-januaro-31 21:10:09

Nenion bonan eblas fari dum ses tagoj. Nian mondon ni povas preni kiel ekzemplon por pruvi tion. lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-31 22:47:37

Jasminka:Nenion bonan eblas fari dum ses tagoj. Nian mondon ni povas preni kiel ekzemplon por pruvi tion. lango.gif
Kio okazis? Ŝajnas ke vi estas deprimita. Ĉu ne estas karnavalo en litovio kiel estas nuntempe ĉi tie?

artie (Montri la profilon) 2008-februaro-01 02:16:25

lundo Luno lunes luna (hispana) Moon monday (angla)
mardo Marso martes (hispana) Mars
merkredo Merkuro Mercury
la mezo de la semajno turni kun la vento - Wednesday (angla)
ĵaŭdo Jupitero jueves (hispana) Jupiter Thor Thursday(angla)
vendredo Venuso venu tiu tago venu viernes (hispana) Venus
sabato Shabbat (hebrea) 7th estas la ŝabato Sabbath Saturno Saturn Saturday
dimanĉo domingo Sol dios (hispana) dominant Sun Sunday la suno brilas lial unu diamanto

Kaj en muziko Do Re Mi Fa So La Ti

Do domingo
Re rey king Jupiter
Mi miercoles Mercury
Fa ? father? pater? patro?
So Sol suno
La luna?
Ti tierra tero Earth

ora knabo (Montri la profilon) 2008-februaro-03 16:21:13

CubeF:Slovake ĝi similas pole, ĉar ambaŭ estas slavaj.
En slovaka lingvo:
lundo - > pondelok
mardo - > utorok
merkredo - > streda (mezo - > stred)
ĵaŭdo - > štvrtok
vendredo - > piatok
sabato - > sobota
dimanĉo - > nedeľa (ne faru)
Ankaŭ kroataj tre similas, jen:
lundo = ponedjeljak
mardo = utorak
merkredo = srijeda
ĵaŭdo = četvrtak
vendredo = petak
sabato = subota
dimanĉo = nedjelja

Reen al la supro