Al la enhavo

semajntagoj

de annadahlqvist, 2007-majo-12

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-03 17:03:42

Fons Lacrimarum, CubeF, Ora knabo, Terurĉjo:En la pola: dimanĉo - niedziela - Ne laboru'
En la slovaka: dimanĉo - > nedeľa (ne faru)
En la kroata: dimanĉo = nedjelja
En la rusa: semajno estas njedjela (неделя) kaj signifas mallaborulon aŭ tempon por nenion fari!!!
Bonvolu diveni, pri kio rusoj okupiĝas dum semajno? lango.gif

Burkide (Montri la profilon) 2008-februaro-04 17:42:26

La nederlandaj similas la anglajn kaj la nomojn en la aliaj ĝermanaj lingvoj:

lundo = maandag = tago de la luna
mardo = dinsdag = tago de Tyr
merkredo = woensdag = tago de Wodan (= la nordĝermana Odin)
ĵaŭdo = donderdag = tago de Donar (= la nordĝermana Thor)
vendredo = vrijdag = tago de Friia (= Freyja aŭ Frigg)
sabato = zaterdag = tago de Saturno
dimanĉo = zondag = tago de la suno aŭ la sundiino Sunna

Reen al la supro