Al la enhavo

Pri kontraŭglobalismo

de Terurĉjo, 2007-junio-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 10:24:45

Unue, mi ne trovis, kiel oni nomas tiun ĉi nocion, sed la internacia vorto estas antiglobalismo aŭ, pli Esperante, kontraŭglobalismo.

Due, mi krom komunismo, anarĥismo kaj aliaj ismoj ankaŭ ne komprenas ĉefan ideon de tiu ismo.

Kontraŭ kiuj amikas kontraŭglobalistoj?

Ĉu "globalismo" estas taŭga vorto?

Urho (Montri la profilon) 2007-junio-03 10:35:41

Terurĉjo:

Ĉu "globalismo" estas taŭga vorto?
Eble prefere jena vorto?

"tutmondiĝo"

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-03 11:19:06

Komence mi volus proponi eĉ "tutmondigado" aŭ "mondunuigado", ĉar tio estas la procedo, plenumata ne de mondo mem, sed de diversaj tutmondaj firmaoj.

Mi interesiĝas pri la movado. En Rusio tiu ĉi problemo ne estas aktuala.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 07:25:35

Nu, jes, ja. Depost perestrojko en Rusio la problema ne estas aktuala. Verŝajne tio estas bone.
Kaj mi esperas, ke la mondo estas tro granda por globalistoj-tutmondistoj fari ilia aferaĉo.

Reen al la supro