Mesaĝoj: 38
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-13 17:30:23
Mutusen:Ĉu? La franclingva r-sono certe estas alia ol la hispanlingva (kiun oni fojfoje rigardas kiel la plej bonan Esperantan r-sonon), sed laŭ PMEG: Konsonanta variado:
En la franca mankas r
R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ vela R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de r-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, aŭ kun iu el la kvin vokaloj.
N-true (Montri la profilon) 2011-decembro-13 18:36:29
La taja lingvo:
En ĝi ne ekzistas la sonoj c, ĉ (sed tre similan, nome [t͡ɕʰ]), g, ĝ (sed ekzistas la simila [t͡ɕ]), ĥ (sed ili kutime elparolas /kʰ/ kiel [x]), ŝ, v kaj z.
La ceza lingvo:
En tiu malgranda kaŭkaza lingvo ekzistas multege da malsamaj sonoj, sed ne: f (krom en malmultaj pruntvortoj), ĝ (nur kiel kombinaĵo /dĵ/ kiel en la rusa), v (en pruntvortoj oni foje elparolas /ŭ/ tielmaniere). Do, mi imagas, ke la cezoj elparolus Esperanton sufiĉe bone.
La klingona lingvo:
Ĝi tute ne enhavas la jenajn sonojn: c, f, g, h, ĵ, k, v, z
Por tiuj sonoj ili havas sufiĉe similaj sonoj: a [ɑ], d [ɖ], p [pʰ], ŝ [ʂ], t [tʰ]
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-decembro-13 21:30:26
Ekzistas aliaj sonoj: fr_"gn" kiu pli malpli similas al eo_"nj" (kiu ankaŭ ekzistas en francaj vortoj kiel "panier"), "ng" (en angladevenaj vortoj, sed ankaŭ prononcitaj kiel n+g)
Estas kvar nazaj sonoj (an, in, on, un (ofte konfuzata kun in), centraj vokaloj "eu , e (ofte ne prononcata), u (inter eo_"i" kaj "u"), ou (prononcata "u").
h tute ne estas prononcata. La t.n. "enspirita" "h" estas nur la forigo de la ligo inter la vorto kaj la sekvonta.
drinkulo (Montri la profilon) 2011-decembro-13 22:33:00
Hyperboreus:Ĝ ĝ ni hispanoj povas prononci: yegua, yunqueHeliogabalus:Hyperboreus:HispanaEtaj klarigoj:
C c (ne ekzistas en la hispana, sed hispanlingvanoj facile povas elparoli ĝin)
Ĝ ĝ (hispanlingvanoj havas problemojn elparoli ĉi tiun sonon)
H h (Verdire, en latinameriko ni havas preskaŭ la saman sonon. Nia “j”)
Ĥ ĥ (ĉi tiu sono ekzistas en la hispana de Eŭropo, sed en Ameriko oni ne ofte aŭskultas ĝin, anstataŭ ĝi, ni prononcas preskaŭ kiel “h”)
Ĵ ĵ Llanto (nur en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino, por la resto ne estas tiom facila sono)
O o Orgasmo (ĝin ni havas sed, ĉu ĝi estis la unua vorto kiun vi pensis por ekzempli)
Ŝ ŝ (same kiel c, ne estas hispanaj vortoj (krom neologismoj) kun ĉi tiu sono, sed ni povas elpraoli ĝin)
V v (la ekzemplo ne validas, la vorton “Viento” ni elparolas preskaŭ kiel [bjento])
Z z (efektive, ni ne havas ĉi tiun sonon krom alofone).
Ŝ ŝ ekzistas kiel alofonaĵo de ch (ĉ) en certaj regionoj de Andaluzujo
Z z estas ankaŭ alofonaĵo de s en certaj vortoj: oso, serpiente...
Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-decembro-15 16:30:21
Demian (Montri la profilon) 2011-decembro-15 16:56:50
ਕ੍ਰੋਮ C, ਪੋਰ ਕੀਊ ਓਨੀ ਦੇਵਾਸ ਉਜ਼ੀ ਦੂ ਲੀਤੇਰੋਏਯਨ ਤ (/t/) ਕਾਏ ਸ (/s/), ਚੀਊਈ ਏਸ੍ਪੇਰਾਂਤਾਯੀ ਲੀਤੇਰੋਈ ਏਕਜ਼ੀਸਤਾਸ ਏਨ ਲਾ ਪੰਜਾਬਾ
N-true (Montri la profilon) 2011-decembro-15 23:50:01
Demian:Krom C, por kiu oni devas uzi du literojn ਤ (/t/) kaj ਸ (/s/), ĉiuj literoj ekzistas en la panĝaba.Kiel oni povas distingi la sonojn /ʤ/ kaj /ʒ/, do esperante kaj en la panĝaba lingvo kaj skribo? Kaj kiel oni apartigas /v/ kaj /w/ (esperante kaj ) en ĝi?
ਕ੍ਰੋਮ C, ਪੋਰ ਕੀਊ ਓਨੀ ਦੇਵਾਸ ਉਜ਼ੀ ਦੂ ਲੀਤੇਰੋਏਯਨ ਤ (/t/) ਕਾਏ ਸ (/s/), ਚੀਊਈ ਏਸ੍ਪੇਰਾਂਤਾਯੀ ਲੀਤੇਰੋਈ ਏਕਜ਼ੀਸਤਾਸ ਏਨ ਲਾ ਪੰਜਾਬਾ
DeidaraRju (Montri la profilon) 2012-januaro-02 17:29:33
Abusonhhoson (Montri la profilon) 2012-januaro-23 14:28:15
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.
N-true (Montri la profilon) 2012-januaro-23 20:56:54
Abusonhhoson:En la ĉina nur ekzistas 24,krom e,h,ĵ,rFakte, ankaŭ /z/ kaj /v/ ne ekzistas en la normĉina.
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.
Se oni estus tre precize, ankaŭ la sonoj /b/, /d/ kaj /g/ ne ekzistas en la ĉina, ĉar la ĉina normlingvo ne havas sonajn plozivojn, do la ĉina "b" fakte ja estas [p] kaj la "p" estas [pʰ].