Al la enhavo

Maasdamer

de Terurĉjo, 2007-oktobro-09

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-09 21:26:10

Kiel ĝuste prononciĝas la nomo de nederlanda fromaĝo "Maasdamer"? Min interesas prononcado de unuaj literoj "aa" (ĉu ili estas apartaj aŭ tio estas unu longa vokalo) kaj kien oni akcentas.
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 10:36:07

Terurĉjo:Kiel ĝuste prononciĝas la nomo de nederlanda fromaĝo "Maasdamer"? Min interesas prononcado de unuaj literoj "aa" (ĉu ili estas apartaj aŭ tio estas unu longa vokalo) kaj kien oni akcentas.
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.
aa estas unu vokalo en la nederlanda. Longa a laŭ la lernolibroj, sed kiel mi aŭdis, laŭ mi ĝi eĉ iom similas al o

yugary (Montri la profilon) 2007-oktobro-15 04:31:34

Terurĉjo:Kiel ĝuste prononciĝas la nomo de nederlanda fromaĝo "Maasdamer"? Min interesas prononcado de unuaj literoj "aa" (ĉu ili estas apartaj aŭ tio estas unu longa vokalo) kaj kien oni akcentas.
Anticipe dankema, mola kaj lanuga Terurĉjo.
La "aa" estas elparolata longe, en pli antaŭa parto de la buŝo ol la kutima "a" de, ekzemple, la itala. Oni puŝas la langon pli antaŭen ol la "a" de la angla vorto "father" sed malpli antaŭen ol la "a" de la angla vorto "cat". Ankaŭ la simpla "a" prononciĝas tiel, kiam ĝi aperas en malfermita, akcentata silabo, kiel la "da" de "damer". En "Maasdamer", la unua silabo portas la plej fortan akcenton, sed ankaŭ la dua silabo estas akcentata, kvankam iom malpli forte ol la unua. Tial, kvankam la ortografio malsamas, ambaŭ silaboj havas la saman vokalan sonon. (Kiam unuopa "a" aperas en fermita silabo, oni tiras la langon pli malantaŭen ol la "a" de la angla "father", eligante sonon preskaŭ similan al la "o" en la brita prononco de "not".) La lasta silabo havas "ŝvaecan" sonon, t.e., malklaran, mezbuŝan sonon, kaj la elparolo de "r" varias laŭ la dialekto. Tamen, kial lacigi vian langon pro tiaj komplikaĵoj? La nomo de tiu fromaĝo jam de longe fariĝis internacia! Vi do rajtas ĝin prononci laŭ la maniero rusa, ĉu ne?

Gary Yu

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-16 14:08:59

Mi rememoris ke antaŭ 2 jaroj kiam mi promenis en Amsterdamo mi volis manĝi kaj venis en unu bakejon por aĉeti manĝaĵon. Tie mi vidis "kaas brodje" kio estas kiel mi komprenis "fromaĝa paneto" Mi diris "kaas brodje" kaj unu viro, kio estis tie komencis frapi mian ŝultron kaj diris angle ke mi perfekte tion prononcis.. ridulo.gif

BasCostBudde (Montri la profilon) 2007-novembro-14 22:48:37

Uloj! Mi legis tre interesajn komentojn.

La vorton oni skribas "Maasdammer". La instruo pri la dua silabo de malbonas!

La signifo de "maasdam" estas "la damo de la Maas", nomo de granda rivero en Nederlando. "dam" tenas ĝian sonon en kunmetaĵo, kaj pro tio la konsonanto devas duobliĝi.

Mi faris sonekzemplon:
http://www.heuveltop.nl/BasCB/listen/maasdammer....

Yugary, vi sonas kiel vera fakulo, kvankam via loĝlando diras nenion pri kono de mia lingvo. Kiel estas?

Reen al la supro