Al la enhavo

Kiam Ukrainio aliĝos en Eŭropa Unio

de Andreo Jankovskij, 2007-novembro-23

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-23 21:15:57

sal.gif
Jam Ukrainio planas aliĝi en:

1) Monda Organizaĵo pri Komerco - 2008 Farite
2) Asocia membro de la Eŭropa Unio - 2009
3) Nord-Atlantika Traktat-Organizo - 2011
4) Eŭropa Unio - 2018
5) Schengen-zono - 2019
6) Eŭrozono - 2022

1. Kion vi povas rekomendi por ukrajnanoj?
2. Kion fari por pliproksimigi aliĝo en EU?[/b]

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-23 22:15:34

mi ne scias tion. sed almenaŭ vi havas planon. rigardu la svisan politikon... estas egoista kaj ignora politiko (kiel oni ne bezonus bone funkcii kun tio kio ĉirkaŭas la tutan landon)..

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-23 23:38:30

donmiguel:mi ne scias tion. sed almenaŭ vi havas planon. rigardu la svisan politikon... estas egoista kaj ignora politiko...
Eŭropa Unio devas kreski, ĉar se tio ne okazos aperos novan union (en azio aŭ en ameriko) kiun estos pli granda, potenca kaj finfine vi devos aliĝi en ĝi!!!

/*
Se Eŭropa Unio kreskos, - do iam ĉiuj landoj aliĝos en ĝi.
Kaj malaperos:
- malamikeco,
- militoj,
- 3-aj landoj (kiujn havas kontraŭhomaran politikon, ktp.)...
*/

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 11:36:41

sed se ne malbenitaj moskovanoj...

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-24 13:44:09

Mi nur esperas, ke Ukrainio venos tre certe al la Unio, tiel mi havas kaŭzo por elerni la ukrainian lingvon kaj povas viziti tiun ĉi fantastan landon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 20:31:42

Mi nur petas vin ne ellerni erare la rusan anstataŭ la ukrainan.
Krome, mi deziras al miaj ukrainiaj gefratoj ĉion bonan post la aliĝo, ĉar mi iom skeptike rilatas al avantaĝoj, ricevotaj tia-maniere, precipe de NATO.
Parenteze, miaj gepatroj loĝas en tiu fantasta lando kaj estas ties civitanoj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-24 21:42:55

Terurĉjo:Mi nur petas vin ne ellerni erare la rusan anstataŭ la ukrainan.
Krome, mi deziras al miaj ukrainiaj gefratoj ĉion bonan post la aliĝo, ĉar mi iom skeptike rilatas al avantaĝoj, ricevotaj tia-maniere, precipe de NATO.
Parenteze, miaj gepatroj loĝas en tiu fantasta lando kaj estas ties civitanoj.
Estraro ("oliharĥoj") de Rusio scias ke necesas distri atenton de landanoj!!!
Se ne distri atenton, ne serĉi malamikojn landanoj komencos demandi pri sia malriĉeco, pri koruptado, ...

Se Rusio havos ekonomion kiel Norvagio! Tial meza salajro estas 10 000 eŭro/monate, kaj prezoj estas pli malaltaj, sed "oligarĥoj" perdos sian potencon, korubtadon kaj tre grandegajn profitojn!!!

(Por ekzemple NATO - tre bona organizo, sed pri ĝi ruslandanoj neion scias aŭ scias nur malbonaĵoj kaj propagandaj elpensaĵoj. Oni volas propagandi ke eŭropaj landoj malbonaj ĉar ili kreis tiu organizaĵo, aŭ ke organizaĵo estas malbona, - eble pro tio ke en ĝi estas nur bonaj landoj,... En Ukrainio moskva propagando diris pri NATO sed mi tute ne konsentas ke pri NATO devas diri moskvo, ĉar Rusio ne estas reprezentanto de NATO, mi havas demandojn sed respondi devas estraro de NATO. Mi tre subtenas eŭropaj landoj ke defendi sin ni devas kune)

Mi tre bone relatas al ruslandanoj, sed al rusa estraro mi ne kredas, ili povas nur promesi (ili scias ke malriĉaj homoj estas tre obeemaj...).

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-24 21:44:51

TED110:Mi nur esperas, ke Ukrainio venos tre certe al la Unio, tiel mi havas kaŭzo por elerni la ukrainian lingvon kaj povas viziti tiun ĉi fantastan landon.
Dankegon!

Frankouche (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:23:43

Kun NATO, vi sekvos la komandojn el aliaj landoj kaj de la ĉefa lando (usono).

Vi volas alafganistani, aliraqi?

Dum la jugoslavia milito, kio faris la NATO? Nenio. Kio faris la europaj landoj? Nenio!!
Jesas, tiam la usono agis bone.

Ĉu vi kredas ke la europaj milistaroj batalos pri savi la ukrainio de la barbaraj hordoj (rusuloj?, rusujo eŭropas!)?

La eŭropa sentimento ne tre gravas, la unio ankoraŭ estas nur politika (kaj la politikuloj kielas la vento... okulumo.gif )

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:30:13

Estimata Andreo!
Pendigu nudelojn sur orelojn de niaj eŭropaj samideanoj, sed ne sur la miajn! Mi ne estas tiu, al kiu necesas rakonti pri moskva propagando, pri "la mano" de Moskvo, pri planoj de invado.
Mi jam deziris ĉion bonan, ĉar la popolo de Ukrainio mem plenrajtas elekti sian vojon de vivo. Ĉu moskva propagando estas pli forta ol propagando de NATO?
Oni ne timu Rusion en Ukrainio, se ekzistas la plej pacama lando en la mondo, tiu lando estas Rusio.
ЗЫ: Decembre mi planas viziti miajn gepatrojn. Ĉu mi devas antaŭtimi pri mia vivo aŭ mi devas anticipe demeti budjonovkon, antaŭ ol mi veturos al Ukrainio?

Reen al la supro