Al la enhavo

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

de gordonflanagan, 2014-julio-22

Mesaĝoj: 354

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-22 10:34:09

Propono - Ideo lerni kaj ekzerci la esperantan lingvon. Ankaŭ lerni pri alia homoj, lokoj kaj kulturoj.

Metodo - Bonvolu montri poŝtkarton kaj skribi unu aŭ pli frazojn pri ĝi.

Mia unua elekto estas poŝtkarto de Raunds. Mi loĝas en Raunds. Ĝi estas malgranda urbo en Anglio, ĉirkaŭ 9000 homoj, ĉirkaŭ 100km norde de Londono.

La poŝtkarto montras la plaĉon, la porton de la parko ["Millennium Gate"]["Miljaro Porto"], la pregejon (St. Peter's) kaj malgrandan straton.

externalImage.png Kliku ĉi tie

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-23 09:06:09

Jen poŝtkarto de la angla pentristo Alfred East (1849-1913). Li naskiĝis en Kettering, Northamptonshire, mezlanda Anglio. Vi povas vidi la pentraĵon kaj aliajn en la artgalerio en Kettering


externalImage.png Kliku

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-24 06:51:36

La mesaĝo estas kaŝita.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-29 15:31:31

La mesaĝo estas kaŝita.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-30 16:16:25

La Angla kamparo - "ŝafo lando"


externalImage.png Kliku ĉi tie

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-31 09:19:36

La Statuo de Isaac Newton en Grantham, Anglio

Isaac Newton estis angla fizikisto kaj matematikisto. Li naskiĝis en Woolsthorpe, vilaĝo apud Grantham, Lincolnshire en 1643. Li studis matematikon, fizikon, optikon kaj astronomion ĉe Universitato de Cambridge.
Li faris telescopon. Li montris ke blanka lumo konsistas malsamaj koloroj (kiel ĉielarko). Ankaŭ li studis graviton.

Kliku ĉi tie
externalImage.png

Christa627 (Montri la profilon) 2014-julio-31 22:08:00

Mi ŝatus aldoni poŝtkarton; mi scias ke mi havas du, sed, ve! Mi serĉas kaj serĉas, sed ne trovas ilin! Se mi trovos, mi aldonos...

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 09:34:16

La pli malnova sukeraĵbutiko en la mondo

La pli malnova sukeraĵbutiko en la mondo estas en Pateley Bridge, urbo en Yorkshire, norda Anglio. Ĝi malfermis en 1827. Oni faras la sukeraĵojn uzante originalojn receptojn.

La pli malnova sukeraĵbutiko

externalImage.png

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 15:02:19

Anonco por Guinness

Guinness estas malhela biero (porter-biero)

Golfludisto - "Kion mi prenus ĉi tie, portisto?"
Portisto - "Mi prenus Guinness, sinjoro!"

Guinness Poŝtkarto

externalImage.png

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 15:14:14

"Postal Cat" ["Poŝta Kato"]

Poŝtkarto eldonis de la poŝtmuzeo en Londono

Postal Cat

externalImage.png

Reen al la supro