Al la enhavo

Finvenku la iksa sistemo!

de Maldormemo, 2008-februaro-01

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-februaro-23 19:34:40

Mi nenion scias pri Ido, sed mi pensas ke la principo de Eo, unu sono - unu signo, estas tre bona. Skribante longajn tekstojn mi same opinias ke unu signo - unu klavpremo estas dezirinda celo. Tiun deziron plenumas Keyman, kaj ĉar eblas mem desegni la klavaron oni povas konservi la interpunktciajn signojn en lokoj al kiuj oni alkutimiĝis. Tio estas grava se oni skribas sen rigardi la klavaron. Mi kreis al mi tian Keyman-klavaron sed mi pensas ke ĝi nur taŭgas por svedaj uzantoj.

RiotNrrd, ĉu eblas Linukse mem decidi kiuj klavoj oni uzu por esperantaj literoj?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-23 22:56:55

pianopimp27:
Ĉu iu opinias, ke tio problemo diras al ni, ke Ido estas pli bona lingvo, dank' al ĝia manko de specialaj literoj?
Mi ne pensas ke iu tiel opinias. Fakte estas ja multaj lingvoj kiuj havas ĉapelitajn literojn, ekzemple la germana.
RiotNrrd:
Mi uzas kaj Vindozo kaj Linukso, kaj mi ne havas problemojn kun la skribado de ĉapelliteroj en iu ajn.
La plejparto de Linuksaj sistemoj havas esperanta "keymap" jam instalita. Vi ĵus bezonas ŝargi ĝin.
Jes, vi ne havas problemon. Sed la esperanta klavaro de la linuksa sistemo baziĝas sur la angla (usona) klavaro. Tiu signifas ke ĉiuj signoj havas la saman lokon kiel sur la angla klavaro. Sed sur alilandaj klavaroj multaj signoj havas aliajn lokojn.
RiotNrrd:
Ni ne plu uzas mekanikajn skribmaŝinojn skribi esperante. Nuntempe, en Vindozo, Linukso, kaj Apple sistemoj, estas facile tajpi ĉapelitajn literojn. Estas ne plu kialo uzi la x-sistemon.
Sed tamen la x-sistemo kelkfoje bezonatas, ekzemple se vi ne uzas vian sistemon. Mi ankaŭ povas imagi ke ekzistas sistemoj kiuj ne ebligas uzi ĉapelitajn literojn, malgrandaj sistemoj kiel ekzemple poŝtelefonoj.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-23 23:01:17

Mi ne komprenas la demandon. Se vi ŝanĝas vian klavmapon, la esperantaj literoj estas asignitaj al ili propraj klavoj. Linukso ne povas decidi tiam, kiam uzi ilin. Vi devas decidi tiam, kiam vi volas ŝanĝi vian klavmapon kaj skribi esperante, aŭ reŝanĝi ilin al via ĉiutaga (neesperanta) lingvo.

Linukse, estas nur unu aŭ du musklakoj ŝanĝi la mapon tien kaj reen.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-februaro-24 06:44:58

RiotNrrd:Mi ne komprenas la demandon. Se vi ŝanĝas vian klavmapon, la esperantaj literoj estas asignitaj al ili propraj klavoj. Linukso ne povas decidi tiam, kiam uzi ilin. Vi devas decidi tiam, kiam vi volas ŝanĝi vian klavmapon kaj skribi esperante, aŭ reŝanĝi ilin al via ĉiutaga (neesperanta) lingvo.

Linukse, estas nur unu aŭ du musklakoj ŝanĝi la mapon tien kaj reen.
Mi provos pli bone esprimi mian demandon. Uzante la esperantan klavaron de Fedora, mi rimarkis ke ekzemple "? ; : " ne troveblas en la lokoj al kiuj mi kutimiĝis. Do mi deziras uzi la svedan klavaron kiel ŝablono kaj nur anstataŭi literojn, kiuj ne estas en esperanta alfabeto per la dezirindajn ĉapelitajn signojn. En Keyman mi uzis Q X Y kaj la svedaj Å Ä Ö por tiu celo. Laŭ mi estas konfuze se la interpunktciaj signoj estus en malsamaj lokoj en la du klavaroj.

Mi pensas ke ne estus tre malfacile krei tute propran klavaron, ĉar jam ekzistas tre multaj. Taman mi estas novulo pri Linukso. ploro.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-24 17:10:49

Mi komprenas. Jes, iom el la literoj estas asignitaj al malsimilaj klavoj. Oni devos ĵus lerni la novajn poziciojn.

Mi ofte ŝanĝas inter la du klavmapoj dum mia skribado, por tajpi la interpunkciojn. Je mia Vindoza komputilo, la klavoj "Ctrl-Shift" ŝanĝas la mapon, do estas facile fari tiel. Tiam, kiam mi uzas Kubuntu, estas la klavoj "Ctrl-K". Mi ne scias la klavkombinaĵon je Fedora, sed mi vetas ke estas simile facila.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-februaro-26 17:47:46

Sed la X-/H-Sistemproblemo jam ekzistas, eĉ kontraŭ la Eblecoj de Vindozo, Linukso kaj tiel plu, ĉar ekzistas multe da Programoj, kiuj ne uzas UTF-8n effektive. La plej bona Ekzemplo estas Dua Vivo, kiu ne subtenas ĉapelitajn Literojn. Oni povas esperi, ke tio baldaŭ ŝanĝos, sed ĝis tiam ni jam devas pensi pri tiu Demando.

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-marto-02 15:09:41

Saluton amikoj!
Plaĉas al mi ke oni seriose diskutas "mian" fadenon.

Tamen mi ne solvis mian problemon, eble iu havas konsilon:

Uzinta Vindoso mi uzis "ek!" kiu io rekomendis. Nun uzante Linukso (ubuntu), mi ne trovis manieron por daŭrigi iksa-skribado (kaj aŭtomate havi ĉapelitoj kiam eblas). Laŭ mi plifacilas rompi la principon "unu litero=unu klavo" ol alkutimigi min al nova esperanta klavaro. Speciale ĉar mi ofte skribas en diversaj lingvoj. speciale kiam esperantoa klavaro ne ekzistos ĉe ĉiuj komputiloj kiuj mi foje uzos. Skribante iksa-sistemo ĉiam uzeblas (do oni nur devas lerni unu skribmanieron) kaj Vindose per ek! estas transformita al ĉapelitoj kiam la programo subtenas ilin.

Ĉu eblas skribi sammaniere facile kaj bele Linukse?

(nek mi konas idon, sed mi opinias ke la ĉapelitajn literojn plibeligas esperanton kompare ol aliaj lingvoj. mi fakte ŝatus pli da ĉpelitoj estetike - sed eble ne praktike okulumo.gif )

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-03 20:53:18

Mi uzas ubuntu. Eblas uzi tian sistemon. Ĝi estas sub Sistemo-Preferoj-Klavaro.
Certigu ke vi havas version 6 aŭ pli.

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-marto-05 02:50:17

Sal diotogŭ!
mi uzas ubuntu 7.10
mi serĉis sub klavaro kaj mi ja trovas eblecon uzi esperantan klavaron, kun ĉapelitaj literoj ĉe specialaj klavoj.

sed kion mi ankoraŭ ne trovis estas manieron uzi svedan (por mi kutiman) klavaron kaj havigi ĉapelitojn per iksa (ek!-a) skribmaniero. Ĉu eblas laŭ vi?
kiel?

amike
T

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-06 21:23:04

Maldormemo:sed kion mi ankoraŭ ne trovis estas manieron uzi svedan (por mi kutiman) klavaron kaj havigi ĉapelitojn per iksa (ek!-a) skribmaniero. Ĉu eblas laŭ vi?
kiel?
Tion ne eblas, sed vi povas aldoni multajn klavarajn aranĝojn. Kiom ajn vi volas. Poste vi aldonas al supra panelo la aplikajon "Klavaraj Aranĝoj" (Dekstra musa butono sur panelo-Aldoni al panelo). Uzante tiun aplikaĵon vi povas ŝanĝi aranĝon klavaran rapide premante "dekstra alt" kaj "maldekstra alt" samtempe.

Aferoj je Linukso ne funkcias simile al Vindozo. Tio ne estas malbona, estas nur malsama.

Reen al la supro