Al la enhavo

Kial mi povas atingi altan nivelon en Esperanto?

de eraijk, 2015-decembro-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

eraijk (Montri la profilon) 2015-decembro-09 22:48:18

Antaŭ iom da jaroj mi eklernis Esperanton, kaj lernis je la baza nivelo. Fakte, mi faris la unuan ekzamenon ĉi tie...

...sed, mi volas pliboniĝi kaj fari la plialtnivelajn ekzamenojn. Kiel mi povas fari tion? Ĉu ekzistas korekta metodo, aŭ ĉu mi devas nur ekzerci min plu per Esperanto?

Ĉu memgvidita lernado estas la sekva ŝtupo? Mi volas lerni rapide se eblus.

Ankaŭ, la titolo devus havi *kiel :-/

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-10 05:10:49

Vi povas fari pliajn ekzamenoj - sed tio estas ne tro interese.
Pli bone estas praktike uzi Esperanton: legi librojn, aŭskulti radion, ekz. Mozaikon, paroli kun amikoj en Esperanto, provi traduki amatan libron en Esperanto aŭ skribi la propran.
En via Android poŝtelefono vi povas havi vortaron, ekz. PREVOn - Revo por Android.

opalo (Montri la profilon) 2015-decembro-10 09:13:37

Legadu kaj skribadu.
  • Elektu bonan libron — se ĝi estas sufiĉe interesa, vi sukcesos tralegi ĝin.
  • Legu Vikipedion, kaj kontribuu laŭpove.
  • Traduku amatan noveleton — tio estas tre postulema metodo, sed ĝi funkcias.
Do: per la samaj metodoj kiujn oni uzas por aliaj lingvoj, sed multe pli rapide.

eraijk (Montri la profilon) 2015-decembro-10 21:27:15

Dankon pro viaj respondoj.

Do, ĉu mi povas supozi ke la plejparto de la membro de Lernu konsentas ke la ekzamenoj ne estas tre interesa? Ĉu ekzistas membroj kiu kompletigis ĉiajn ekzamenojn? Kial ili farus tion, kaj kiel ili atingis la nivelon?

Mi kompreneble uzas Esperanton kun amikoj aŭ legi, aŭ alie ktp. sed mi volas atingi pli altan nivelon.

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-11 06:06:39

eraijk:Mi kompreneble uzas Esperanton kun amikoj aŭ legi, aŭ alie ktp. sed mi volas atingi pli altan nivelon.
... aŭ por legi.
kiam vi legas librojn (kaj legu bonstilajn librojn!), atentu nekutiman uzon de vortoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-decembro-11 13:07:26

Lernu, plulernu kaj finlernu.

Pli serioze, ne ekzistas universala metodo, tiuj dependas de la personaj emoj. Mi kutime konsilas diversigi la alirojn al la lingvo, provante la plej multajn spertojn: legi, traduki, ellerni gramatikon, aŭskutlti kantojn, spekti esperantajn aŭ subtitolitajn filomjn, kompari esperanton kun aliajn lingvojn, korespondadi, ĉeesti kongresojn, ludi skrablon, aŭ verki ŝercojn, ktp.

Inter tiuj provoj, eble estos iu kiu plaĉos al vi pli ol la aliaj, kaj kiun vi povos eĉ praktiki kun plezuro: praktiku ĝin unue. Poste vi estos interesita per aliaj flankoj de la lingvo, kaj finfine, vi mem konscios pri viaj mankoj kaj senklopode serĉos informojn por plenigi ilin.

eraijk (Montri la profilon) 2015-decembro-11 13:21:12

sergejm:
... aŭ por legi.
Jes, mi supozas ke mi uzas Esperanton [p]por[/p] legi librojn aŭ mi legas Esperantajn Librojn. Ĝi havas sencon.

Mi ankaŭ supozas ke vi ĉiuj pravas. La malfacila parto de lernadoj lingvaj estas eble daŭre uzi ilin...

Vere mi volis trovi facilan metodon...sed eble ĝi ne ekzistas.

corobu (Montri la profilon) 2015-decembro-11 15:50:30

eraijk:[...]Vere mi volis trovi facilan metodon...sed eble ĝi ne ekzistas.
facilan metodon? ĝi postulas amon al la lingvo kaj ĝin praktiki kun vera plezuro, ĉu per legadoj, ĉu per tradukprovoj, ĉu per kunvenoj inter esperantistoj, kaj (por eduki la orelojn al la lingvo) per aŭskultoj de retaj elsendoj el diversaj landoj. En la reto oni trovas sufiĉe da materialoj por plendiverse kaj propraguste sin trejni.
Mireja

sergejm (Montri la profilon) 2015-decembro-14 05:51:43

La Kreinto de Esperanto simpligis la unuan paŝon - gramatiko de Esperanto estas simpla, literojn oni legas kiel skribas - kaj iom la duan paŝon - vortprovizo: internaciaj vortoj, vortfarado k.t.p.
Sed la pluaj pasoj estas preskaŭ same malsimplaj, kiel en la aliaj lingvoj, iam eĉ pli malsimplaj - vi/oni facile trovos la libron en interasanta vin temo en la angla, sed en Esperanto tia libro povas ne ekzisti.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2015-decembro-28 23:33:11

Ne nur fojfoje skribu kaj legu, aŭ vi nur povos fojfoje skribi kaj legi.
Konektiĝu en reta babilejo por tuja parolo kun aliaj personoj, kaj penu ne ĉion serĉi en vortaro.
Mi ankaŭ skribas taglibron Esperante.
Se eble, serĉu kunparolantojn per Skajpo aŭ eĉ persona renkontiĝo en via urbo.
La "plataĵo" de eterna komencanto estas konata en lingvolernado ĝenerale, kaj oni nur devas energie daŭrigi kaj ne malkuraĝiĝi ridulo.gif
Amuziĝante per Esperanto, via progreso disvolviĝos ĝi mem.

Bonŝancon.

Reen al la supro