Al la enhavo

Se al glavo ingo soifantas

de Miland, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 14:16:21

Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-05 16:44:15

Eble mola ingo, kiu adaptiĝas al la formo de la glavo?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-05 17:32:29

Miland:Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?
Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 18:49:31

StephaSport:Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif
Gratulon! Jes, la helico estas la formo, tri-dimensia spiralo. Kiel korktirilo!

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-05 19:26:02

En videoludoj, plej strangformaj glavoj elmetiĝis el sama ingo!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-06 13:48:08

Rao:En videoludoj, plej strangformaj glavoj elmetiĝis el sama ingo!
Mi ludis multetajn videoludojn kaj komputilajn ludojn, sed mi neniam vidis tion...

Reen al la supro