Al la enhavo

"kiel estas via nomo?"

de vitorlranjos, 2008-majo-06

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-14 13:02:06

mnlg:La konsultejo de la akademio de esperanto (kiun mi kontaktis antaŭ jaro) komplete malsamopinias de vi. Tamen, vi tenu vian opinion ridulo.gif
Hm. Ĉu vi private kontaktis ilin aŭ povas doni iun ligon? Mi tre volas vidi tion.
Miland:Se oni montrus al vi kartojn sur kiu estus skribita respektive 'Ŝak', 'Zam' kaj 'Mazi' kaj dirus al vi 'Kiu de ĉi tiuj estas via nomo? Kiu estas via nomo?', ĉu ne estus ĝuste?
Jes ĝute, Kiun nomon [el la proponitaj] vi havas estas ĝusta frazo. Mi kontraŭas nur la frazon "kiu estas via nomo"

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-14 13:22:45

Ŝak:Hm. Ĉu vi private kontaktis ilin aŭ povas doni iun ligon? Mi tre volas vidi tion.
Private. Mia demando estis pli-malpli "Ĉu 'kio estas via nomo?' estas ĝusta demando, aŭ ĉu 'kiu estas via nomo?' estas ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ?"

La respondo estis, el mia memoro,

"La nura ĝusta formo estas 'kiu'".

La Konsultejo de la Akademio ne donas lingvajn leĝojn, do mi certe ne povas uzi tiun respondon por silentigi tiujn kiuj ne samopinias kiel mi. Tamen, tio kion vi diris certe ne ĝustas.

Aliflanke, mi ankoraŭ ne trovis konvinkigan kialon kiu montru ke "kio estas leono?" (kaj ĉiu alia demando kiu komenciĝas per "kio estas") devas doni klarigan respondon (= "leono estas besto"), dum "kio estas via nomo" devas doni determinan respondon. Tiun taskon pronomo "kiu" perfekte plenumas en ĉiu demando kiu komenciĝas per "kiu estas", do mi ne vidas kial ĝi ne povu teni la saman konduton en ĉi tiu kazo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-14 20:52:30

Verdire, al mi ĝenerale ne plaĉas la demando - Kiu estas via nomo?
Ĝi ŝajnas al mi tre stranga kaj ne plene komprenebla.
Mi ne volas neglekti ambaŭ opiniojn de niaj korifeoj - mnlg kaj S'xak, sed mi preferus demandi laŭ instruoj de mia esperanta infaneco - Kiu vi estas? aŭ Kiun nomon vi havas?

Aliajn demandproponojn mi jam afiŝis iom supre.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-15 11:38:17

1) "kio" demandas pri io ĝenerala

Kio estas tio?
Kion vi diris?
Mi ne komprenis, kion vi diris.

- Kio estas via nomo? (Mi ne konas nomojn.)
- "Nomo" estas sonvico, per kiu oni vokas / identigas min.

2) "kiu" demandas pri io individua

- Kio estas sur bildo?
- Aŭto, persono, herbejo ...

- Kiu estas sur la bildo?
- L.L. Zamenhof (kompreneble okulumo.gif

- Tie staras tri bicikloj. Kiu estas via?
- La blua tute maldekstre.

- (Ekzistas tiom da nomoj.) Kiu estas via nomo?
- Mia nomo estas Ludoviko.

3) "kia" demandas pri kvalito,
respondas adjektivo

- Kia estas via nomo?
- Longa kaj malbone prononcebla.

4) "kiel" demandas pri la maniero,
respondas adverbo

Tial "kiel estas via nomo" (povas esti Germanismo) estas erara, ĉar estas-frazon ne povas kompletigi adverbo:

- Kia vi estas?
- Bona.

- Kiel vi fartas?
- Bone.

novatago (Montri la profilon) 2008-majo-15 17:26:39

Anekdote, en la hispana lingvo funkcias bone la formon "kiel vi nomiĝas?". Sed foje, ŝerceme oni respondas: "Mi ne nomiĝas, aliaj nomas min". Kvakam esperante ne estas tiel ridinda kiel hispane ĉar en la hispana oni uzas la saman vorton por la esperantaj "nomi" kaj "voki".

Mi opinias ke "kiu estas via nomo?" estas ĝusta, eble ĝi ne estas la nura eblo... sed preferinda.

Ĝis, Novatago.

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-15 18:07:06

novatago:Anekdote, en la hispana lingvo funkcias bone la formon "kiel vi nomiĝas?". Sed foje, ŝerceme oni respondas: "Mi ne nomiĝas, aliaj nomas min"
Haha, tio ekzistas ankaŭ en la itala. ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-15 18:29:53

Menciite de mi jam estas ke en la rusa plej ofte oni demandas: Kiel vin oni vokas?

Ne tre ŝerca kaj humura demando ploro.gif.

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:24:56

mnlg:
Ŝak:Hm. Ĉu vi private kontaktis ilin aŭ povas doni iun ligon? Mi tre volas vidi tion.
Private. Mia demando estis pli-malpli "Ĉu 'kio estas via nomo?' estas ĝusta demando, aŭ ĉu 'kiu estas via nomo?' estas ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ?"

La respondo estis, el mia memoro,

"La nura ĝusta formo estas 'kiu'".
Tamen ĉi tie
Bertilo:#

Kia estas via nomo?[FA1.34] Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo?[Rz.63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?
El tiuj du frazoj alia akademiano mencias nur "kio estas via nomo"

Rudolf F. (Montri la profilon) 2009-februaro-28 09:32:17

[quote=ŜakKia estas via nomo?FA1.34] Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo?[Rz.63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?
El tiuj du frazoj alia akademiano mencias nur "kio estas via nomo"[/quote]Jen oni vidas, ke eĉ Zamenhof (kaj nuntempe foje eĉ Akademianoj) ne obeas al la baza signifa strukturo de la lingvo, sed iĝas viktimoj de la naturalismo, paŭsante etno-lingvaĵojn.

Bertilo klopodas ĉiam, permesi ĉion, kaj evitas diri, ke io estas malĝusta. Mi estas pli strikta. Foje mi mem faras erarojn, kial ne ankaŭ foje Akademianoj, konataj aŭtoroj kaj Zamenhof mem? Vidu ankaŭ la multajn piednotojn kun plibonigaj proponoj en la Fundamenta Krestomatio.

Reen al la supro