Al la enhavo

SES kaj IJK

de jan aleksan, 2008-majo-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-majo-21 08:55:25

Saluton,

vi jam scias ke la "Somera Esperanto-Studado" (SES) okazos ĉi-jaro ĉirkaŭ Bratislavo (Slovakio), inter la 9a kaj la 17a julio, kaj la "Internacia Junulara Kongreso" (IJK) okazos en Szombathely (Hungario) inter la 26a julio kaj la 2a aŭgusto.

La distanco inter la du urboj estas nur 110 kilometroj (fluge). Mi jam partoprenas al IJK, kaj mi volus partopreni al SES, sed mi ne scias kio fari inter la du eventoj. Ĉu vi havas ideojn aŭ projektojn?

rideto.gif,

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-majo-21 11:09:42

Vizitu Vieno aŭ Bratislavo (estas tre proksima la una al la alia) aŭ Budapesto!

La tri urboj estas tre belaj.

Gerald

andim (Montri la profilon) 2008-majo-21 21:05:00

Vizitu ekz. la MIROn en Kroatio, apud Zagreb:
http://www.keja.hr/
laŭ la eventoj-kalendaro
http://www.eventoj.hu/2008.htm
. Aŭ - se vi volas ripozi pli primitive - la MELA sude de Budapesto:
http://www.krokodilo.de/mela/mela.php
.
Andi

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-21 23:13:31

jan aleksan:vi jam scias ke la "Somera Esperanto-Studado" (SES) okazos ĉi-jaro ĉirkaŭ Bratislavo (Slovakio), inter la 9a kaj la 17a julio
GRAVA ATENTIGO!

"Somera Esperanto-Studado" okazos ĉi-jare inter la 9a kaj 17a de aŭgusto en Modra-Harmónia, Slovakio.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-majo-22 10:44:04

Terurĉjo:
jan aleksan:vi jam scias ke la "Somera Esperanto-Studado" (SES) okazos ĉi-jaro ĉirkaŭ Bratislavo (Slovakio), inter la 9a kaj la 17a julio
GRAVA ATENTIGO!

"Somera Esperanto-Studado" okazos ĉi-jare inter la 9a kaj 17a de aŭgusto en Modra-Harmónia, Slovakio.
ups!... Sed la problemo restas...

Reen al la supro