Al la enhavo

neniom da kafo? brito: JA/NEN, dum japano: NE/JES

de amigueo, 2017-decembro-10

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-aprilo-05 03:06:59

'Nen' ne ekzistas en Esperanto, nur en amiguEO. Se vi parolas en Esperanto, respondu "Jes, neniom."

Roch (Montri la profilon) 2018-aprilo-05 04:29:36

nen. Eksperimenta akuz-a formo de ne II: li havis la kuraĝon voĉdoni nen publike; ne diru nen, vi ploris!W.

G. Waringhien

http://vortaro.net/#nen okulumo.gif

Metsis (Montri la profilon) 2018-aprilo-05 09:30:11

R2D2!:Se mi demandas: “Ĉu vi volas neniom?” kaj oni respondas: “Nen”, mi petus, ke oni diru tion denove, ĉar mi ne komprenas kion “nen” signifas. Ĉu estas “ne” + akuzativo? Kiel tio funkcias?
Ĉu vi *ne* legis mian respondon antaŭe? ridulo.gif

Metsis:Iru al Reta Vortaro kaj serĉu la vorton "ne". Legu la rimarkon ĉe la modala vorto. Mallonge ne respondi nur kun "jes" aŭ "ne", ripeti la verbon.
Kaj aliaj ripetis la saman: Ne sufiĉas respondi nur per "jes" aŭ "ne", sed vi devas ripeti la verbon:

- Ĉu vi volas neniom da kafo?

- Jes/ne, mi volas plu.

- Jes/ne, mi ne volas plu.

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-05 16:37:00

Mi ne povas kompreni logikon de tiu demando:

"Ĉu vi volas neniom da kafo?"

Kial ne:

"Ĉu vi ne volas iom da kafo?"
"Ĉu vi ne volas ian kafon?"
"Ĉu vi ne volas ajnan kafon?"
"Ĉu vi ne volas pli da kafo?" k.t.p.

Kiel oni povas voli "neniom da kafo"?

Metsis (Montri la profilon) 2018-aprilo-06 07:15:38

StefKo:Mi ne povas kompreni logikon de tiu demando:
"Ĉu vi volas neniom da kafo?"

Kial ne:

"Ĉu vi ne volas iom da kafo?"
"Ĉu vi ne volas ian kafon?"
"Ĉu vi ne volas ajnan kafon?"
"Ĉu vi ne volas pli da kafo?" k.t.p.

Kiel oni povas voli "neniom da kafo"?
StefKo,

Ĝenerale oni almetas verban priskribilon antaŭ la verbo en E-o, ...ne/preskaŭ/ankaŭ volas.., Aliflanke ekzistas tabelvortoj kun neni/. Anstataŭ la jesan demandon

Ĉu vi volas pli da kafo?

oni povas demandi per la nea demando

Ĉu vi ne volas pli da kafo?Ĉu vi ne volas iom da kafo?

kiuj logike uzante la tabelvorton iĝas

Ĉu vi volas neniom da kafo?

Viaj alternativaj formoj
Ĉu vi ne volas ian kafon? temas pri la kvalito de kafo, ne kvanto
Ĉu vi ne volas ajnan kafon ŝajnas erare al mi. E-a "ajn" ne egalas la anglan "any" en la senco "nenio" = "ne.. ajn".

Povas esti, ke en via lingvo, dialekto oni ne uzas neajn demandojn, sed kredu min, tiaj lingvoj, dialektoj ekzistas. Ekz. en mia denaska dialekto neaj demandoj estas la normo: Ĉu mi ne alvenas? (signifas, ĉu mi ne bezonas alveni), Ĉu ili manĝas nenion? Ĉi vi volas neniom da kafo?

StefKo (Montri la profilon) 2018-aprilo-08 16:45:04

Metsis, kial la demando: „Ĉu vi ne volas ajnan kafon” ŝajnas erara? Pro la vorto “ajna”?

Ekrigardu la ekzemplon:

Unu homo, soifa de kafo, eniras bufedon kaj demandas:
– Havas vi ajnan kafon?
– Jes. Brazilan kaj meksikanan. Kiun vi volas?
– Ajnan! Mi estas tre soifa de kafo!


Kion signifas la vorto „ajnan”? Laŭ mi – “laŭvole de la bufedisto”. Se respondo havas vorton “ajnan”, ĉu demando ne povas havi ĝin en la sama okazo? Plej bone, komprenige, estus: “iun ajn”?

Se temas pri neaj demandoj en la pola, ili ankaŭ estas oftaj.
Se temas pri: "Ĉu vi volas neniom da kafo?", mi ne kontestis la gramatikan ĝustecon sed ĝian logikon. Kiel oni povas demandi iun: "Ĉu vi volas nenion?" Tio ne havas sencon! Eble mi, kiel komencanto, ion ne komprenas (mi intence ne skribas "mi komprenas nenion" ĉar mi, probable, ion komprenas).

Reen al la supro