Al la enhavo

Du anglosaksaj landoj preferas esti rasismaj - Usono kaj GB

de robbkvasnak, 2018-januaro-22

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

Haratta (Montri la profilon) 2018-februaro-01 14:19:57

robbkvasnak:Post Brexit kaj post la elekto de Trump ni scias ke la Anglio kaj Usono preferas rasismon al ĉio alia. Ĉu la rasismo venas de ties kulturoj aŭ ĉu oni ankaŭ povas trovi ĝin en ties lingvo, la angla? Mi serioze demandas tion ĉar mi loĝas en Usono kaj mi scias ke ĉirkaŭ 30% de usonanoj estas malkrovre rasistaj.
Lingvojn povas ne esti rasismaj, nur homojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-februaro-02 22:03:47

Sed iuj opinias, ke malpermesante iujn vortojn, pni povas malhelpi ĝin. Tio ŝajnas al mi iom Orwell-eca.

Paulinho (Montri la profilon) 2018-februaro-03 17:01:43

Mi konsentas, ke la angla retenas multajn tracojn de rasismo, kaj multaj de ĝiaj parolantoj estas rasistuloj, kaŝe aŭ malkaŝe.
Sed se oni pensas, ke ĉi tio estas problemo, nur por anglalingvanoj ni estos rasistoj rilate al ili. La manio de supereco estas tre komuna en la tuta homaro. Lia superado antaŭsupozas tagan batalon. Je ĉi tiu punkto, esperanto povas ludi gravan rolon en proponi kaj kontribui al la konstruado de pli facila kaj neprofitema komunikado inter homoj kaj popoloj.
Aliflanke, ĉiu denunco de rasismo bonvenigas, ĉar se ĝi ne estas denuncita, ĝi neniam estos venkita.
Mi finas: Laŭ mia opinio, ĉi tio estas bona vojo, kiu devas esti vastigita, kun singardeco kaj persisto.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-februaro-03 18:30:00

Mi tute konsentas kun Nornen pri tiu afero.
Krom tio, mi ŝatus mencii ke laŭ miaj spertoj kun homoj el aliaj ĉefe angallingvaj landoj (Aŭstralio, Novzelando, Kanado, Sudafriko) mi havas similan opinion. Aparte la aŭstralanoj sin opinias pli valoraj ol la aliaj loĝantoj de sia regiono. Mi konscias ke lingvo kaj kulturo estas kvazaŭ nedisigebla paro kaj la demando pri kiu de tiuj du eroj gravedas je rasismo eble ne estas solvebla aŭ respondebla. La lingvo akceptas semojn de la kultura rasismo.
Mi aparte koncerniĝas pri tio ĉar mia korpo estas je tri kvaronoj el Eŭropa deveno. Laŭ tio, la homoj ĉi-tie en Usono nur klasifikas min sub la titolo "blankulo". Mi TUTE NE identifiĝas kun tiu sinteno. Neniu en mia korpo faras min pli valora ol la homoj kun kiuj mi vivas. Okaza mia haŭto estas pli pala - miaj vizaĝaj trajtoj pli germanaj kaj slavaj. Oni ne vidas tiom la eron de mia korpo kun azia deveno - nur se oni rigardas min intense, oni vidas la formon de miaj okuloj - ĝi parolas pri mia azia deveno.
Mi vivas en socio kie oni ne volas paroli pri tiu temo. Sed mi vivas en socio kie la rasismo aktivas en la rezultoj de la ĉiutagaj okazoj. Mi vidas tion kiam mi estas en publiko. Mi vidas kiel la homoj parolas inter si kaj kun mi. Nun mi ofte portas ĉemizon kun bildo de nia eksa prezidento Barack Obama. Mi vidas kiel negruloj estas pli ĝentilaj kun mi. Kiam ili vidas ke mi subtenas na Obama ili komprenas ke mi ne subtenas la rasismon.
Mi ege bedaŭras ke mi devas kvazaŭ porti ŝildon por klarigi al la mondo ke mi ne subtenas la rasismon. Mi uzas la hispanan unue nun anstataŭ la angla por anonci la samon: ke mi ne volas vidi la hispanparolantojn foriri el nia socio.
Kiel solvi tiun problemon de rasismo mi ne scias. Mi nur scias ke ni devas paroli pri ĝi.
Ni devas paroli pri kial tiom da homoj en la mondo kredas ke la angla estas aparte grava lingvo dum la lubksemburga ne. Kial oni ne strebas kompreni la literaturon de Namibio sed oni malŝparas horegojn kun la legado de Ŝejkspiro? Ĉu la aŭtoroj de Nepalo havas malpli de saĝoj ol la aŭtorj de Gvatamalo? Ĉu la muziko de Usono estas pli amuza ol la muziko de Turkio? Kial la tuta mondo konas na Tom Cruise sed ne na Anderson Silva?

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-04 12:47:37

Kelkaj franclingvaj ĵurnalistoj de Haitio kaj Afriko prononcas Trump kiel Tromp (trompi, en franca trompas, erarigas)).
La paroloj de Tromp pri la popoloj de Haitio kaj Afrikaj landoj por mi estis rasistaj kaj malestimaj.

Ekde pluraj jardekoj aŭ jarcentoj, la dekstraj registaroj kaj riĉoj uzas ofte la rasismon por dividi la laboristojn kaj konservi la povon.
Tromp esperas trompi ankoraŭ multe da gentoj de la laborista klaso kaj do konservi la povon.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-februaro-06 16:07:43

Mi sentas min senhelpa vidalvdie la rasismon de la anglosaksaj landoj. Ĉar mi loĝas en Usono kaj oni "duŝas" nin televide senĉese kun tia malamo, mi evitas televidi ofte. Ni rigardas Deutsche Welle en la germana. Sed mi devas informiĝi pri la vivo en la lando kie mi loĝas do mi ĉiutage legas New York Times kaj mi serĉas en la reto informojn pri lokaj okazontaĵoj. Vere estas malfacile ĉi-tie. Ekzemple estas malfacile por usonanoj de diversaj haŭtkoloroj konatiĝi. Mi ne simple povas iri al iu kaj diri ke mi volas amikiĝi. Mi aliĝis al organizaĵo kie oni foje pridiskutas la problemon sed la ĉefa oficejo estas en alia urbo. Do ni malofte kunvenas loke.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-februaro-06 18:09:39

Hm - mi kredis, ke vi loĝas en Rio ?!?!? - Ĉar la vivado en Usono fariĝis tiel, kiel gi nun estas ?!?!?

Grown (Montri la profilon) 2018-februaro-07 02:25:39

robbkvasnak (Montri la profilon) 2018-februaro-10 01:58:48

Bedaŭrinde mi devis reveni al Usono ĉar oni malkovris kanceron en mia sango kaj ostmedolo. Mia asekuro el Usono nur pagos la kostojn en Usono do mi devis reveni ĉi-tien. Mi ne ŝatas vivi en Usono - mi preferas Brazilion. Sed sen la kuracado mi ne longe vivus. Post la kemia terapio - se ĝi sukcesas - eble mi iros denove por vivi en Brazilio.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-februaro-10 08:59:23

Mi esprimas mian honestan bedaŭron pri la kancero kaj esperas resaniĝon.

Reen al la supro