Al la enhavo

participioj -anto, -onto kaj -intoj???

de JoJoNKLZY, 2018-februaro-08

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-09 09:44:11

thyrolf:Ich werde geschlafen werden : Mi estos dormigata.
Kiel mi diris, mia germana povas esti iom rustita ridulo.gif

Kial vi skribas dormigata? Ĉu ne sur la bazo de la ata-ita-diskuto oni povas skribi dormigita?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-14 15:30:52

"Mi estis dormigita de la kuracilo (kaj mi vekiĝis malfrue)" eblas.

"mi estas dormigita" ne eblas parole, sed... sonĝe! okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-14 15:34:27

En la unua ekzemplo :
a) kuracilo dormigis min
b) mi vekiĝis
c) mi nun rakontas tion.

En la dua ekzemplo, mi povas nenion rakonti, ĉar mi dormas.

Reen al la supro