Al la enhavo

Koncertero

de bloerkst, 2018-aprilo-02

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Français

bloerkst (Montri la profilon) 2018-aprilo-02 15:30:10

Saluton

Kion signifas "koncertero"? Ĝi estas en la "teorio Nakamura" leciono 4 sed ni (mia filino kaj mi) ne povas trovi sian tradukon en la vortaro de la retejo aŭ interrete.
Concertino? Partio (en koncerto)?

ĝis

sergejm (Montri la profilon) 2018-aprilo-02 19:05:23

Koncert-er-o
Sed eble, estas mistajpo: koncert-ej-o

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-marto-31 11:40:52

Ĝi estas ekzemplo pri -er-.

Felis'.

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-31 12:53:24

Eble la angla "concerted item" estas la fonto de tiu vorto, ĉar Google tradukas "item"-on kiel "ero".

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-marto-31 14:20:18

Mi predas: Unu vorto / nocio kiel "concerted item" estas iom stranga por la komenculo kiel mi..

I don't even understand the term in English..

Mi predas: Eble "koncertero" estas io kiel unu komponado en unu koncerto.

Felis'.

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-31 14:50:44

Dekomence komprenu: kio estas la tuto - koncerto aŭ konĉerto?

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-marto-31 14:58:07

Estas "koncerto → koncertero".

Estas en la punkt' dek tri de la "teorio Nakamura" leciono 4.

Felis'.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 08:27:20

La vorto koncerto signifas muzikan kunvenon, dum kiu oni ludas unu aŭ plurajn muzikajn verkojn. Ĉiuj el tiuj ludataj verkoj estas koncerteroj (partoj de koncerto).

Oni avertas homonimojn (vortoj kiuj sonas same sed signifas malsame) en Esperanto (eĉ al la grado de stulteco) kaj tiel oni havas vorton konĉerto por plurparta komponaĵo, en kiu eta ensemblo aŭ unu muzikilo dialogas kun plena orkestro. Kompreneble partoj de konĉerto nomiĝas konĉerteroj.

Ekz. Violonkonĉerto de Sibelius havas la kutimajn tri partojn:
  • Allegro moderato
  • Adagio di molto
  • Allegro ma non tanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 12:27:35

Do estas, kiel mi pripensis. Dankon.

Felis'.

Draumarsolo (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 14:13:54

Saluton, mi estas komencanto en Esperanto.Pardonu!
Mi volas amikiĝi kun ĉiuj.

Vento/Vany.

Reen al la supro