Al la enhavo

Pri la us-modo

de Kriketo, 2018-aprilo-11

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Français

Kriketo (Montri la profilon) 2018-aprilo-11 16:32:04

Kiel oni povas eksprimi tempon, kiam oni uzas la us-modo?
Kompreneble, "si je le savais, je le dirais" estas "se me scius ĝin, me dirus ĝin" (ĉu ne?), sed kial mi povas diri: "si je l'avais su, je l'aurais dit"?

Kordalia (Montri la profilon) 2018-aprilo-11 23:44:46

Se mi estus sciinta ĝin, mi estus dirinta ĝin.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aprilo-12 07:36:11

Pli precize...

La us-modo ne montras tempon, nek nuntempon nek pasintecon. La kunteksto povus sufiĉi (vortludo intencita). En praktiko multaj homoj komprenas us-modon sen temporilataj esprimoj montri nuntempon.

Por montri la pasintecon oni havas tri eblojn:
1. alia vorto
"Mi ne farus la eraron, se ri antaŭe dirus al mi la veron", kie la vorto "antaŭe" montras, ke temas pri la pasinta ago.
2. kunmetita int-verboformo
"Mi ne estus farinta la eraron, se ri estus dirinta al mi la veron", kiun Kordalia proponas kaj mi ankaŭ preferas.
3. mallongigita kunmetita intus-verboformo
"Mi ne farintus la eraron, se ri dirintus al mi la veron", kiu eblas en teorio, sed ne nepre ĉiuj komprenas.

amigueo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 15:54:03

Metsis:Pli precize...
La us-modo ne montras tempon, nek nuntempon nek pasintecon. La kunteksto povus sufiĉi (vortludo intencita). En praktiko multaj homoj komprenas us-modon sen temporilataj esprimoj montri nuntempon.
Por montri la pasintecon oni havas tri eblojn:
1. alia vorto
"Mi ne farus la eraron, se ri antaŭe dirus al mi la veron", kie la vorto "antaŭe" montras, ke temas pri la pasinta ago.
2. kunmetita int-verboformo
"Mi ne estus farinta la eraron, se ri estus dirinta al mi la veron", kiun Kordalia proponas kaj mi ankaŭ preferas.
3. mallongigita kunmetita intus-verboformo
"Mi ne farintus la eraron, se ri dirintus al mi la veron", kiu eblas en teorio, sed ne nepre ĉiuj komprenas.
fakte, tiuj metodoj ne estas malsamaj:
mi ĝustus se ri klarigus antaŭe
mi ĝustus se ri klarigintus (klarigus inte)

kio estas la rilato inter mia ĝusto kaj ria klarigo?

us mia ĝusto usse ria inta klarigo

mia ĝusto usseas rian (intan) klarigon
ria klarigo usseans mian (ontan) ĝuston

captainflam (Montri la profilon) 2020-majo-15 17:36:32

Kriketo:Kiel oni povas eksprimi tempon, kiam oni uzas la us-modo?
Kompreneble, "si je le savais, je le dirais" estas "se me scius ĝin, me dirus ĝin" (ĉu ne?), sed kial mi povas diri: "si je l'avais su, je l'aurais dit"?
voici un lien sur les formes verbales

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-17 09:56:36

En la franca oni ankaŭ diras (sed malofte) "j'aurais su, je ne serais pas venu" anstataŭ "si j'avais su, je ne serais pas venu"

Tio pruvas, ke "se" kaj "-us" estas redundaj.

novatago (Montri la profilon) 2020-majo-19 16:09:19

Altebrilas:
Tio pruvas, ke "se" kaj "-us" estas redundaj.
Pour les français peut-être. D'après moi, clarté, c'est important. En espagnol on peut dire "de + infinitif" en lieu de "se" + "-us":
-Si lo hubiera sabido, no habría venido. = De haberlo sabido, no habría venido.

Pourtant on jamais dit: Lo hubiera sabido, no habría venido.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-19 20:20:56

Estas plia varianto en la hispana sen la vorto "si/se" (almenaŭ ĉi tie sur la istmo, mi ne scias ĉu ankaŭ aliloke):

indikativo de la imperfekto + "y" + indikativo de la imperfekto.

Si lo hubiera sabido, no habría venido. --> Lo sabía y no venía.
Si hubiéramos corrido, habríamos alcanzado la camioneta. --> Corríamos y alcanzábamos la camioneta.

novatago (Montri la profilon) 2020-majo-20 11:04:01

nornen:Estas plia varianto en la hispana sen la vorto "si/se" (almenaŭ ĉi tie sur la istmo, mi ne scias ĉu ankaŭ aliloke):

indikativo de la imperfekto + "y" + indikativo de la imperfekto.

Si lo hubiera sabido, no habría venido. --> Lo sabía y no venía.
Si hubiéramos corrido, habríamos alcanzado la camioneta. --> Corríamos y alcanzábamos la camioneta.
C'est vrai, mais je crois que ton premier exemple a besoin de très clair contexte. Maintenant je rappel ce qu'on peut utiliser aussi le présent d'indicatif: corremos y lo alcanzamos. Pourtant tes exemples et le mien doivent être utilisés pendant l'action ou juste après l'action.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-21 22:27:24

En la franca, ekzistas similan esprimmanieron en familiara lingvaĵo:
"Tu le refais, et je te file une claque"
kiu signifas:
"Si tu refais celà, je te donnerai une gifle"
(Se vi refaros tion, mi donos al vi vangofrapon)

Reen al la supro