Al la enhavo

Traktato de Lisbono

de Pino, 2008-junio-07

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Pino (Montri la profilon) 2008-junio-07 16:29:54

Ĉu vi opinias ke la eŭropaj popoloj aliĝos al la ideo de Unio?

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-junio-07 23:01:44

Ĉu la popoloj?
Kiu ajn demandas la popolojn pri tio?

Pino (Montri la profilon) 2008-junio-08 06:58:32

En Irlando, la popolo prirespondos.

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-junio-08 12:36:26

Jes, en Irlandio oni demandas la popolon, sed kiel mi aŭdis, la popolo ne volas traktaton okulumo.gif

Mi mem ne scias kion pensi pri traktato de Lisbono, estas tie kelkaj bonaj aferoj, sed badaŭrinde kelkaj malbonaj kaj danĝeraj.

Mi proponas doni en lernu.net enketon pri la Traktato. Ni vidu, kion pensas geesperantistoj okulumo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-junio-19 20:53:44

shoko.gif
Mi pensas ke ukrainanoj ege pli subtenas la ideoj de Eŭropa Unio ol eŭropanoj.

Kaj tio estas tre interese laŭ mia vidpunkto, ĉar ni ankoraŭ ne estas en Eŭropa Unio.
sal.gif
Mi pensas ke devas aperi fortaj (tut)eŭropaj partioj kiujn defendos interesoj de EU, ĉar landaj partioj unue defendas landaj interesoj kaj nur poste interesoj de Eŭropa Unio.

Mi pensos ke en estonteco estos 4 grandaj unioj sur la Tero, kaj poste ili kuniĝos en unu "Tuttera Unio" (aŭ "Tutmonda Unio").

Ideo:
Se Eŭropa Unio estos forta kaj ĉiam poiomete kreskos ĝi estos tiel valora ke ĉefurbo de Tuttera Unio estos ne en Vaŝingtono sed en Bruselo.

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-junio-21 07:46:33

La ĝusta demando estas verŝajne se oni subtenas La Eŭropan Union aŭ ne. Ŝajnas al mi ke la granda plejparto da homoj kredas ke La Traktato de Lisbono necesas por bonfunkciigi la Union. La opozicio kontraŭ la traktato estas vere opozicio kontraŭ La Unio mem - almenaŭ kontraŭ la originala ideo de La Unio en La Traktato de Roma.

La solvo, laŭ mi, estas krei novan, multe pli fortan, multe pli demokratan federalan Union (Unuiĝintaj Eŭropaj Ŝtatoj aŭ simile) por landoj kiel Germanio, Francio, Nederlando kaj aliaj kiuj verŝajne volus tion. La aliaj landoj kiel La Unuiĝinta Reĝlando, Irlando, Danio kaj aliaj povus membriĝi en pli malstrikta, pure ekonomia unio, kiel ili verŝajne volus.

Tiun solvon proponis la estinta Belga ĉefministro Guy Verhofstadt en sia anglalingva libro "The United States of Europe" (La Unuiĝintaj Eŭropaj Ŝtatoj). Mi vere rekomendas tiun mallongan libron por ĉiuj kiuj interesiĝas pri tiu demando.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-23 07:55:13

davidwelsh:La ĝusta demando estas verŝajne se oni subtenas La Eŭropan Union aŭ ne. Ŝajnas al mi ke la granda plejparto da homoj kredas ke La Traktato de Lisbono necesas por bonfunkciigi la Union. La opozicio kontraŭ la traktato estas vere opozicio kontraŭ La Unio mem - almenaŭ kontraŭ la originala ideo de La Unio en La Traktato de Roma.

La solvo, laŭ mi, estas krei novan, multe pli fortan, multe pli demokratan federalan Union (Unuiĝintaj Eŭropaj Ŝtatoj aŭ simile) por landoj kiel Germanio, Francio, Nederlando kaj aliaj kiuj verŝajne volus tion. La aliaj landoj kiel La Unuiĝinta Reĝlando, Irlando, Danio kaj aliaj povus membriĝi en pli malstrikta, pure ekonomia unio, kiel ili verŝajne volus.
Mi konsentas sed mi ne certas ke la traktado de Lisbono permesas atingi tiun celon... Do mi ne konsentas ke elekti "ne" estas aĝi kontraŭ eŭropo.

piteredfan (Montri la profilon) 2008-julio-09 00:09:42

jan aleksan:

Mi voĉdonas "ne" kiam ni en Britio havis referendumo pri EU. Laŭ traktato, publikaj servoj, kiel lernejoj, kurejo kaj malsanejo privatiĝas. Kaj la EU ne estas demokrata. Neelektitaj komisaroj aŭ kelkaj ĉef-ministroj decidas ĉion.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-10 15:18:33

Ĉu la traktato ŝanĝos iel la situacion de Esperanto en la Eŭropa Unio?

Se tiel, mi ferme subtenos ĝin.

Iippa (Montri la profilon) 2008-julio-17 10:55:44

Plenumado de la referendumo anstatau la representada demokratio en malfacilaj aferoj kiel la traktato de Lisbono au la nuklea energio au membreco de la milita ligo estas problema. Tial ni elektas representantojn ke ili povas decidi kaj politike respondi malfacilajn aferojn en taksante efektojn ktp.

Reen al la supro