Al la enhavo

Por la amikoj de Stelo-moneroj

de Turfalko, 2018-aprilo-30

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2018-aprilo-30 15:02:36

Por la amikoj de Stelo-moneroj

Dorotheum aŭkcio Esperanto-Steloj 25a de majo 2018

https://www.dorotheum.com/auktionen/aktuelle-aukti...

numeroj 1969 respektive 1970
aŭ serĉvorto Esperanto.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-junio-17 13:01:18

En kiu senco ĝi estas monero? Ĉu oni povas aĉeti ion per ĝi (eĉ se nur en Esperantujo).

Cetere, se la intenco estis honorigi Rene de Saussure kial la nominala valoro ne estas en Spesmiloj? Tio estas la mono kiun proponis S-ro de Saussure (ne la Stelo, kiu venis tridekkelkaj jaroj poste).

Plue, pri la valoro de la Spesmilo oni povas esti certa - ĝi valoras samkiel 0,8 gramoj da 22 karata oro, aŭ 0,7333 gramoj da pura oro) - do hodiaŭ 26 Eŭrojn, 30 usonajn dolarojn, 22,7 britajn pundojn

Sed pri la valoro de tia 100 Stelo-monero neniu povas certe diri. Krom se oni taksas la valoron kiel egalan al la arĝenta enhavo (14,265 Eŭroj).

Nu, ne estas necese ke arĝent-enhava monero valoru ties arĝent-enhavon, sed tio revenigas nin al problemo de la difino de valoro de la Stelo.

Pro la vasta internacia merkato en oro la Spesmilo havas ĉiam certan valoron rilate aliajn valutojn ĉu oni eldonus en papera (bankbileta) formo aŭ en metala formo.

.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-junio-19 10:17:12

Oni povus, iom arbitre, fiksi la valoron de la Stelo rilate alian valuton, dirante ekzemple ke 100 Steloj egalas X rublojn, aŭ Y-dolarojn, aŭ Z pundojn. Sed por internacia mono kiun valuton elekti?

Cetere en Mondo en kiu ĉiuj gravaj valutoj flosas tio ne ŝajnas esti tute kontentiga. Tio certe ne protektus ĝian valoron kontraŭ severan inflacion en la koncerna lando.

Rilatigante la Stelon al la Spesmilo oni evitus tiun problem ĉar se la valoro de iu specifa valuto falus, tio certe respeguliĝus kompense en la kurzo inter oro kaj tiu valuto. (ekz. La dolaro falas, la prezo de oro en dolaroj grimpas.)

Alia afero: se oni volus uzi tiujn 100-Stelajn monerojn kiel veran monon, oni ne povus fiksi la kurzon inter la Stelo kaj la Spesmilo tiel alte ke estus profite falsi ilin. Plue la kurzo inter la Stelo kaj Spesmilo prefere estu tia ke kalkulado estus simpla. - ekz 100 Steloj egalu 1 Spesmilon).

sudanglo (Montri la profilon) 2018-junio-22 10:28:07

Alia afero - la kurzo inter la Stelo kaj la Spesmilo la kurzo ne estu fiksita tiel ke kun la fluktuoj inter la prezo de arĝento kaj la prezo de oro risku la malaperon de la tiuj 100-Stelaj moneroj, ĉar estus profit-dona revendi/fandi la monerojn pro la arĝenta enhavo.

Ŝajnas al mi ke la sugestita kurzo de 100 Steloj = 1 Spesmilon estas sufiĉe alta por eviti tiun riskon.

La or/arĝenta prez-rilatumo hodiaŭ estas ĉ 80. Dum la lastaj 20 jaroj ĝi fluktuis, sed pli malpli restis inter certaj limoj, ne signife superante la hodiaŭan ciferon, aŭ falante signife sub 40.

Eĉ se la prezo de arĝento rilate oro denove kreskus, tiel ke nur 40 uncoj da argento necesus por aceti unu uncon da oro, la arĝenta enhavo de la unu-unca monero nur revaloriĝus double, do ĝis ĉ 28 Eŭrojn se tio okazus hodiaŭ.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-julio-03 12:20:13

Kiel estus se Esperanto-asocioj indikus siajn prezojn por varoj kaj servoj en Spesmiloj (aŭ en Steloj se oni akceptus la proponitan kurzon inter la Stelo kaj la Spesmilo)?

Nu, oni devus kompreni ke malgraŭ tio ke, oni emas fokusi sur la prezon de oro en usonaj dolaroj, fakte estas multaj prezoj de oro ne nur unu.

Estas la prezo de oro en rupioj, rubloj, britaj pundoj, kanadaj dolaroj ktp.

Do dum la prezoj de varoj k servoj de UEA, ekzemple, restus konstantaj en Spesmiloj, la efektivaj prezoj varius laŭ la lando. Sed tio estus la sama situacio kiel nun por ĉiuj landoj kies valuto ne estas la Eŭro.

La diferenco estus, kontraste al la nuna situacio, ke eĉ en landoj en la Eŭro-zono la prezoj varius. Se la Eŭro plifortiĝus internacie, la prezoj de UEA por Eŭro-zonanoj ŝajnus fali, kaj inverse se la Eŭro febliĝus internacie, la prezoj ĉe UEA ŝajnus pli altaj.

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-04 12:06:43

sudanglo:Kiel estus se Esperanto-asocioj indikus siajn prezojn por varoj kaj servoj en Spesmiloj (aŭ en Steloj se oni akceptus la proponitan kurzon inter la Stelo kaj la Spesmilo)?

<tranĉita>

La diferenco estus, kontraste al la nuna situacio, ke eĉ en landoj en la Eŭro-zono la prezoj varius. Se la Eŭro plifortiĝus internacie, la prezoj de UEA por Eŭro-zonanoj ŝajnus fali, kaj inverse se la Eŭro febliĝus internacie, la prezoj ĉe UEA ŝajnus pli altaj.
Kompreneble la prezoj varias ankaŭ tial, ke impostoj varias. Sed bona ideo!

Reen al la supro